Diskuto:Fernando Arrabal

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La informoj en la artikolo estas erarigaj ĉar aperas hispanlingvaj titoloj dum Arrabal verkis preskaŭ ĉiujn siajn teatraĵojn en la franca. Same preskaŭ ĉiuj liaj filmoj estas en la franca (krom Borges: una vita di poesía). En la hispana li verkis precipe eseojn kaj kelkajn novelojn . Vidu en:Fernando Arrabal kaj es:Fernando Arrabal. Ĉio tio estas ĝustigenda. --Arno Lagrange @ 23:49, 26 Aŭg. 2012 (UTC)

Estas ne tiom klare en kiu lingvo Arrabal verkis. laŭ http://www.arrabal.org liajn unuajn teatraĵojn francigis lia edzino (kio implicas ke li verkis ilin kastilie). Cetere la plej multaj teatraĵoj estis publikigitaj unue en la franca, kaj kelkaj poste en la kastilia. Sed mi ne jam trovis en kiu lingvo li verkis kaj, kiam verko ekzistas en ambaŭ lingvoj, kiu tradukis ĝin, ĉu li mem, ĉu lia edzino, ĉu iu alia? --Arno Lagrange @ 00:47, 27 Aŭg. 2012 (UTC)