Diskuto:Ferooj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La elparolaj indikoj en la artikolo pri Ferooj ŝajnas al mi tre strangaj. Mi ne povis ilin deĉifri, kvankam mi scias proksimume kiel sonas la koncernaj vortoj.

Laŭ mi ni uzu aŭ pure Esperantajn elparolindikojn, sen ajnaj flikitaj aldonaĵoj, aŭ IFA-on. Se mi ne eraras, ni jam havis diskuton pri tio, kaj la plimulto favoris uzi Esperantajn elparolindikojn, ĉar IFA estas tro malfacile tajpebla por multaj redaktantoj.

Pure Esperantaj elparolindikoj ja estas limigitaj, sed almenaŭ ili estas kompreneblaj tiaj, kiaj ili estas, por ĉiu, kiu lernis la Esperantan alfabeton. Se ni nepre volas ekzaktecon, tiam nun IFA estas serioza alternativo.

Estu farita decido, kaj tiu decido estu starigita en la regularo. Ĉio ajn estas pli bona ol tio, ke ĉiu redaktanto elfantazias sian propran sistemon.

Bertilo WENNERGREN

  • Se iu povas trovi retpaĝon de kiu eblas kopii IPA-signojn kaj englui ilin en Vikipedio, mi preferus uzi IPA. Tamen, mi ne scias, de kie Vikipediistoj prenu la literojn se ne eblas tajpi. Kaj fakte, mi ne scias kiom da tiparoj en mia Linuksa sistemo enhavas IPA-signojn. Eble estus bone ekscii la Unikodajn ciferojn por ĉiu IPA-signo.

Cetere, Bertilo, ĉu vi scias ke per tajpi kvar "~" sinsekvajn, aperas aŭtomate ligo al via persona paĝo kaj la tempo de la komento? - Kriĉjo 14:49, 8. Mar 2003 (UTC)



Pri IFA ne ĉio solviĝas, se oni povas iel enigi la signojn. Oni devas ankaŭ kompreni la signojn, kaj scii, kiel ilin uzi. Tio ne estas facila afero. Efektive oni bezonas seriozan kurson pri fonetiko. Mi ne pensas, ke fakecaj scioj pri fonetiko estu bezonataj por redakti la Vikipedion (krom kiel temas pri artikoloj pri fonetiko, kompreneble...).

Dankon Kriĉjo! Mi tute ne sciis la sekreton de la kvar tildoj! Ha, eĉ funkcias!!!

Bertilow 18:01, 8. Mar 2003 (UTC)



Kial en la artikolo estas la formo La Ferooj anstataŭ simple Ferooj? Cetere, ne estas menciita la formo Feroio, kiun NPIV uzas kiel la nomon de la feroa aŭtonomio --Lohengrin 10:24, 20. Jul 2010 (UTC)