Diskuto:Filmo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne eblas aldoni la ĝenron "Scienfiksia filmo"? JabieroKubo (diskuto) 19:57, 6 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Estas ruĝa interna ligilo en "The Matrix" la paĝo vere ekzistas. JabieroKubo (diskuto) 21:06, 11 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Oni redisigu "filmo" kaj "kino". Ne ĉiuj filmoj estas kinaj. - Jorge Camacho 12:22, 19 feb. 2008‎

Necesos havi apartan artikolon pri filmo kiel membrano el celuloido. --Lohengrin (diskuto) 07:46, 20 Maj. 2015 (UTC)
Mi ĵus ŝanĝis tri ruĝajn ligilojn (pri neekzistantaj tekstoj de tri filmserioj) al bluaj ligiloj (pri la ĉefaj figuroj de la koncernaj filmserioj, pri kiuj jes ekzistas artikoloj). Ĝenerale bluaj ligiloj - se haveblaj - ĉiam preferindas al ruĝaj ligiloj, kiuj plugvidas informpetanton nenien, do estas senelirejoj. La ruĝan ligilon "listo de inaj aktoroj" aldone rapide eblis bluigi: iu en aprilo 2006 sen alidirektilo plunomis la liston al alia nomo, alia plumovis, kaj fine ĝi aperis je titolo listo de aktorinoj. Nur nuance alia ol la origina titolo, sed sen alidirektilo la ligilo "listo de inaj aktoroj" ŝajnas montri neekzistan tekston.
Aparte de tio, la neekzistaj listoj Listo de aktoroj laŭ landoj kaj Listo de aktoroj laŭ naskiĝdatoj estas utopiaj. La unuan informbezonon multe pli elegante plenumas konsulto de la vikipedia kategorio aktoroj laŭ landoj, kaj pri la dua: Ĉu iu vikipediano pretus kontinue unuope enmeti novajn biografiajn artikolojn pri aktoroj en liston ordigitan laŭ naskiĝdatoj. Ne mirige ke tiu listo ne ekzistas - la tasko estus teda kiel laboro de roboto. Tiujn du ligilojn, kiuj atendiĝis ekde februaro 2006, dum pli ol dek jaroj, mi simple nun elprenas: kio ne venis dum dek jaroj, supozeble ankaŭ ne venos dum la venontaj semajnoj.
Aparte de tio, Jorge Camacho ja en 2008 pravis per sia noto. De tiam pasis ok jaroj, kaj supozeble io en la vortumo boniĝis, sed tute kontentiga la difino (laŭ senco "kino estas arto", "filmo povas esti ĉiu celuloide fiksita vidaĵo, ĉiu moviĝanta bildaro") daŭre ne estas. Kaj post la enkonduko la artikolo kino estas katastrofe malplena (listo de titoloj kiel "Tipoj de kino Silenta filmo Longdaŭra filmo Mallongdaŭra filmo Dokumenta filmo Animacio" sen ajna enhavo bedaŭrinde ne informas pri io ajn, nur estas granda truo). Mi ĝojus se Georgo Kamaĉo mem, kiun mi taksus kinemulo, ne kontentiĝus per "oni devus fari", sed mem plenigus la ĉi paĝan malplenon per enhavo. Se li ne entuziasmigeblas, eble helpus nomumi la tekston "kino" kiel "kunlaboraĵo de la semajno", kaj tiri ĝin al pli da publika atento.
ThomasPusch (diskuto) 20:05, 22 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Kino kaj filmoj[redakti fonton]

Granda parto de la fuŝaĵoj de ambaŭ artikoloj devenas el la heredo kiun ni ricevis el la angla lingvo kaj el la anglalingva Wikipedia. Tie la vortoj pictures kaj films estas iel sinonimoj de kino kaj kinarto. Dume en nia Esperanto kino klare estas arto, dum filmo estas aŭ la kemia bendo aŭ la bildaro kiun tiu enhavas. Tamen estas multaj tradukoj en Vikipedio kie aperas filmfestivaloj anstataŭ kinfestivaloj ktp. Evidente en tiuj festivaloj ne nur estas filmoj, sed fotado al gesteluloj, gazetarprezentado, debatoj, afiŝoj, ĵurnalismo, kritikaro ktp. Se oni venas al la listo de la 1000 havendaj artikoloj, oni gapas, ke la elektita artikolo estas filmo anstataŭ kino. Tio malkongruas kun literaturo, arkitekturo, arto, teatro ktp, kiuj ja estas "havendaj" (sed ne kino), dum ne estas havendaj tragedio, katedralo, juvelo ktp. Tio ne havas facilan solvon, ĉar temas pri fiksita listo, do se oni forigas la markilon "havenda" el filmoj kaj oni metas ĝin en kino, en la venonta reviziado de la listo aŭtomate reaperos filmo kaj malaperus kino. Do, por la plialtigo de kategorio de artikolo filmo konvenas plibonigi tiun kaj kiam eblos same por la artikolo kino kiel grava sed ne "havenda".--kani (diskuto) 22:39, 31 dec. 2019 (UTC)[Respondi]