Diskuto:Filozofiado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

pri terminoj[redakti fonton]

Mi pensas ke verba formo "Filozofi" ne estas bona titolo. Preferinde estas "Filoziado", "Filozofia pensado" aŭ alia substantiva vorto.Roberto 13:53, 29. Sep 2005 (UTC)

Mi ne memoras ke mi antaŭe vidis ĉi tiun verbon, sed jes ja "filozofii"; mi kredas ke ĝin uzis ekzemple Evaldo PAULI de Filozofia Asocio Tutmonda.

Pauli estas brazilano kaj en nia lingvo estas "filozofar" (filozofi aŭ filozofii), ĉu en aliaj lingvoj ne estas?Roberto 17:23, 29. Sep 2005 (UTC)

Svede "filosofera"; neniu problemo por mi kompreni. La problemo en esperanto estas kiun radikon oni verbigu - ĉu "filozof" aŭ "filozofi"? Ambaŭ eblas, sed necesas interkonsenti kiun uzi en Vikipedio. Via propono "filozofiado" baziĝas sur "filozofi", kaj ja eble substantivoj estas pli taŭgaj kiel rubrikoj en enciklopedio. Gunnar Gällmo 15:47, 30. Sep 2005 (UTC)

Ni forgesu la verbojn kiel artikolajn titolojn en enciklopedio. La ĝusta vorto cetere estus filozofii (aŭ filozofumi), kiel skribita en PIV. Forigenda titolo, enhavo alilokinda. Narvalo 18:02, 30. Sep 2005 (UTC)

Filozofumi/o estas tre malbela vorto!Roberto 18:23, 30. Sep 2005 (UTC)

En PIV 2005 estas notite: Filozofi = Pensi, paroli aŭ konduti kiel filozofo, aŭ Saĝe kaj trankvile vivi, tolerante kun pacienco la malfeliĉaĵojn. Filozofii = Esplori kaj pritrakti problemojn de filozofio; Filozofio = Scienco pri la esencaj plej ĝeneralaj principoj kaj kaŭzoj de la estado, aŭ Ĝenerala koncepto pri la mondo; Filozofo = Scienculo, kiu esploras kaj pritraktas la filozofion, aŭ Praktike saĝa kaj trankvilanima homo, kiu pacience toleras la malfeliĉaĵojn. Do elektu. Vikipedie restas Petro 30. Sep 2005 18:45 (UTC)
  • Dankon pri viaj rimarkoj. Tio montras al mi -- freŝdata vikipediisto -- ke Vikipedio ne nur estas universala enciklopedio sed ankaŭ serioza E-o klubo :). Pri nia afero :
    • efktive mi havas problemon kun la terminoj
    • mi bonvolas uzi la terminon filozofi/ sed strikte oni devus skribi filozofia, filozofio, filozofie ktp. Sed oni ne rajtas uzi filozofo-n. Por kiu praktikas la filozofion (eks-filozofo) oni devus pliprecizigi (tio estas kvalito de Esperanto laŭ onidir' !) : ekzemple, filozofiulo (homo kiel Sokrato, Diogeno, Platono...), filozofiisto (profesiulo pri filozofio, ekzemple, profesoroj pri filosofio), filozofianofilozofiemulo (homo kiu ŝatas la filozofion sen esti filozofiulo aŭ filozofiisto --mi ekzemple :)...).

Mi atendas viajn rimarkojn kaj konsilojn. Poste mi provas korekti la tuton (ne forgesu ke mi estas freŝdata vikipedi/ isto ? -ano ? -emulo ? :) kaj mi ne scias pri ĉiuj eblecoj de Vikipedio...

Diskutindas ĉu, laŭ viaj difinoj, Platono estis filozofiulo aŭ filozofiisto; estis ja li kiu fondis la unuan akademion, do li eble estas rigardebla kiel la unua profesoro pri filozofio... Nu, tio estas la harfendado per kiu filozofiistoj vivtenas sin! Gunnar Gällmo 12:47, 1. Okt 2005 (UTC)

  • Jes ! mi ankaŭ pridemandas tion tuj post kiam mi legis la PIV-vortojn stoikisto (ekzemplo : Seneko estis la plej fama stoikisto en Romo) kaj stoikulo (ekzemplo : persono kun stoika karaktero). Mi pensis ke la afero (traduki en Eo-n estus facila afero :))
  • mi konservas la terminon filozofo por Sokrato, Platono, Epikuro ktp, ktp... longa estas la listo !

demando pri bildoj[redakti fonton]

Ĉu, ekzemple, iu povas klarigi al mi kiel linki en mia Eo-paĝo al bildo kiu troviĝas en alilingva paĝo (en mia artikolo Diogeno, iu metis bildon de Diogeno, mi ne sukcesis refari la aferon en tiu artikolo Filozofi(i)) ?

Metu Dosiero:Diogenes von Sinope.jpg, por kontroli grandecon metu |200px, ekzemple, Kiam vi decidos pri nova nomo, uzu la butonon "Movu".Roberto 12:39, 1. Okt 2005 (UTC)

  • mi provis ligilon al bildo kiun estas en la franca paĝo (la sama ligilo, mi nur metis Dosiero anstataŭ Image. Tio ne funkcias. Mi reprovos...

15:55 la 1-a de oktobro 2005

  • post korektoj, mi eklernis la alklikon Movu!! de « Filozofi » al « Filozofii ». Tio almenaŭ kongruas kun PIV...

Sed tio ne fermas la diskuton. Mi plezure ricevos viajn rimarkojn, konsilojn...


Ĉu vi trovas en hejma enciklopedio aŭ alilingva vikipedio verbojn kiel artikoaljn titolojn? Narvalo 16:46, 1. Okt 2005 (UTC)

  • Kial mi ne povus uzi verbon kiel titolo ?

Ĝenerale, oni uzas substantivojn aŭ konstruojn kun substantiva karaktero, mi pensas ke ne estas alia artikolo en Vikipedio kun verba titolo... Alie, se vi uzas verbon en titolo, oni facile pensos pri gramatika diskuto io kiel "Filozofii estas netransitiva verbo..." Sed filozofistoj estas famaj por lingvaj strangaĵoj, ĉu ne? Roberto 22:31, 1. Okt 2005 (UTC)

  • laŭ la rimarko de Roberto, post kelkaj provoj pri verboj (ekzemple kanti iras al kantado), mi ne havas kontraŭdiron por movi la paĝon al filozofiado.

diversaĵoj[redakti fonton]

Ĉu vi ankoraŭ havas paperan enciklopedion? :DRoberto 17:55, 1. Okt 2005 (UTC)

  • Mi neniam havis enciklopedion...

dubasenca?[redakti fonton]

Laŭ mi la verbo filozofii tute ne estas dubasenca. Ŝajne tiu unua frazo de la artikolo estis simple tradukita el la franca Vikipedio. Sed la fakto ke la franca verbo "philosopher" estas dubasenca tute ne implicas ke la Esperanta verbo "filozofii" estas dubasenca. PIV kaj ReVo donas tre similajn difinojn por filozofii: " Esplori kaj pritrakti problemojn de filozofio" kaj "Esplori kaj pritrakti la filozofion". Nenio pri la arto vivi! Laŭ mi, ni devas ŝanĝi multajn aferojn en ĉi tiu artikolo... Marcos 12:40, 7. Mar 2007 (UTC)

Mi do nun tute ŝanĝis la enkondukan alineon. Sed restas multo ŝanĝenda en postaj alineoj... Marcos 12:49, 7. Mar 2007 (UTC)