Diskuto:Flago de la Ferooj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Narvalo en julio 2012 reŝanĝis la titolon "Flago de la Ferooj" al "Flago de Ferooj". En Esperanto samkiel en multaj aliaj lingvoj, kiuj gramatike havas difinitan artikolon, estas kutime nomi insularojn kaj insularajn ŝtatojn per difinita artikolo... do "la Filipinoj", "la Komoroj" aŭ "la Ferooj". Nun neniu paĝo rekte ligas al "Flago de Ferooj", sed plurdeko al "Flago de la Ferooj". Tio ne estas problemego, ĉar ĉiukaze estas alidirektilo, sed pli korespondas al reala lingvouzo uzi la titolon "Flago de la Ferooj" kaj per alidirektilo sendi tajpantojn de la senartikola variaĵo ĉi-tien. --ThomasPusch (diskuto) 14:20, 10 Mar. 2013 (UTC)