Diskuto:Franca Gujano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Franca Gviano)

Kial por unu vorto Guyana estas en Eo du esprimoj - iam Gujano kaj iam Gviano, kiam ambaŭ estas "Guyana-oj"? Petro 3. Nov. 2005 07:34 (UTC)

Gviano estas malnova formo, laŭ germanlingva prononco de grupo "guy", Gujano estas moderna formo, laŭ latinida prononco. Gujano estas franca kolonio, pro tio, oni prononcu "guj" ne "gvi". Tiu okazas ankaŭ en Urugvajo kaj Paragvajo, kies loĝantoj ĉangreniĝas per tiuj nomoj kaj preferus Urugŭajo kaj Paraguajo (mi preferus Gŭianon, Urugŭajon kaj Paragŭajon).Roberto 08:00, 3. Nov 2005 (UTC)

Roberto, dankon por viaj klarigoj, sed mi ne scias kie ĉie oni uzas por ambaŭ landoj nomon Gvajano kaj se temas pri tiu franca, poste Franca Gvajano. Tial mi demandis. Petro 3. Nov. 21005 08:13 (UTC)
Laŭ mia PIV (2002) la nomo devas esti Franca Gujano --Verdulo 01:17, 27. Dec 2006 (UTC)

Same laŭ mi devus esti, kaj plej simple estu, Franca Gujano. ThomasPusch 21:11, 11. Feb 2007 (UTC)

Gujano prononciĝas en sia oficiala lingvo (la angla) kiel [gajana]; ĉar oni Esperantigas ne nur laŭ prononco, sed ankaŭ atentas la originan literumon, la Esperantigo "Gujano" havas sencon. La ne-adjektiva parto de "Franca Gviano" prononciĝas en la tiea oficiala lingvo (la franca) kiel [gŭian] (la dua sono ne tute samas al la Esperanta "ŭ", sed estas duonvokala versio de la vokalo, kiun germane kaj hungare oni skribas kiel "ü"). Ĉar en Esperanto "ŭ" ne povas sekvi post konsonanto, kaj ĉar oni tradicie Esperantigas tian sonon per "v" en tia pozicio, la Esperantigo "Gviano" havas sencon. Do mi vidas nenian kialon pro kiu la Esperanta Vikipedio ĉi-kaze uzu alian formon ol la en Esperanto kutiman "Franca Gviano".
Ankaŭ aliaj lingvoj ne uzas la saman vorton por "Gujano" kaj "Gviano": Angle estas "Guyana" [gajana] kaj "Guiana" [giana], france estas "Guyana" [gŭjana] kaj "Guyane" [gŭjan]. Do estas neniu kialo pro kiu en Esperanto devas esti ambaŭokaze la sama vorto.
Tial mi nun ŝanĝas la artikolnomon al "Franca Gviano". Marcos 22:42, 15. Jul 2009 (UTC)

Se la artikolo nomiĝas Franca Gviano aŭ pli bone Franca Gujano, konsekvence ankaŭ la kategorio nomiĝu Kategorio:Franca Gviano aŭ pli bone Kategorio:Franca Gujano, ne "Kategorio:Franca Gvajanio", kiel estas nun. Egale pri kiu formo oni fine decidiĝas (plej bone konforme kun PIV), mi ĉiukaze pledas por unueco inter la landaj artikolo kaj kategorio.

ThomasPusch 11:20, 14. Nov 2010 (UTC)

Ĉu vere necesas diskuti pri alia formo ol la PIV-a formo (Franca Gujano)? La oficiala formo estas "Franca Gujano". Kial ŝanĝi esperantajn radikojn, kiuj ekzistas de longa tempo? Ĉu tio helpas esperanton?

La problemo estas ke Vikipedio povas disvastigi erarojn kaj korekti ilin estas preskaŭ neeble aŭ kostas multe tro da tempo. "Alinomado" ne sufiĉas por korekti erarojn se la ĉefa artikolo restas kun la erara titolo. Oni devas korekti la ĉefan artikolon por montri kaj la korektan titolon kaj korektan uzon de la vorto aŭ esprimo en la tuta artikolo, poste oni povas alinomi la eraran formon al la artikolo kun la korekta formo.--Xian (diskuto) 13:18, 9 Jul. 2014 (UTC)