Diskuto:Franca signolingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malplimulto de la artikoloj pri unuopaj signolingvoj titoliĝas "...a mansigna lingvo", plimulto "...a signolingvo". Ambaŭ formoj gramatike ĝustas, sed la arbitra varieco konfuzigas, kaj indas havi plian unuecon de la samtemaj artikolonomoj. Strangus kaj tendence malĝustus nur la artikolo aldone uzata formo "Franca-mansigna lingvo" kun dividostreko. Pro la titolo de la baza artikolo signolingvo kaj la plimulto de unuopaj artikoloj preferantaj la formon "...a signolingvo", indas adaptigi la titolon kaj artikolon al la formo "franca signolingvo". Alidirektigo kompreneble restu. ThomasPusch (diskuto) 18:59, 9 Jan. 2013 (UTC)