Diskuto:Futbala Mondpokalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Okazis ŝanĝado tien kaj reen inter "Koreo" kaj "Koreio", kaj aperis referenco al PIV. Necesas iom malimpliki tiun kompleksan temon:

  • La Akademio rekomendis uzi la formon "Koreo"
  • La Korea Esperanto-Asocio insistas pri "Koreio" (aŭ "Koreujo")
  • Plej multaj (preskaŭ ĉiuj) uzas "Koreio" (aŭ "Koreujo")
  • En la malnova PIV estis "Koreo"
  • En la Nova PIV estas "Koreio" kaj "Koreujo"
  • En la Vikipedio mem la lando estas traktata sub la nomo "Koreio"

La opinio de la malnova PIV estas do ignorenda. Gravas la praktika uzo, la opinio de la Nova PIV, la opinio de la Koreaj esperantistoj, kaj la rekomendoj de la Akademio. Ĉi-okaze ŝajnas, ke oni povas bone argumenti por neglektado de la Akademia rekomendo. La Akademio ĉiuokaze skribis, ke ne ekzistas ia ajn devigo sekvi tiujn rekomendojn. Ili estas ĝuste nur rekomendoj, ne oficialigoj.

Do, almenaŭ dum la Vikipedia artikolo pri Koreio situas sub la nomo "Koreio", ni skribu plu "Koreio" en ĉiuj aliaj artikoloj, kiuj mencias tiun landon. Se ni volas ŝanĝi al "Koreo", ni unue ŝanĝu en la artikolo pri la lando mem, kaj nur poste en aliaj artikoloj. Mi mem rekomendus resti ĉe "Koreio". -- enmetis sen subskribo 18:31, 23 jan. 2003‎ Bertilow


En ordo. Mi fakte ankoraŭ ne posedas la novan eldonon de la PIV (sufiĉe strange: pro studaj kialoj - sed tio estas anekdoto por la gufujo). Do mi konsultis la malnovan PIVon kaj la Bertilan verkon "Landoj kaj lingvoj de la mondo".

Iom sarkasme:
"Mi nur estas simpla homo
Tial mi demandas vin
Kiel trovi ĝustan formon,
Se vi daŭre ŝanĝas ĝin?

(laŭ Patro nia de Persone)

Kunar 18:49, 23 jan. 2003‎


En ordo. Eble mi tamen aldonu ankoraŭ komenton por forigi la riskon, ke iuj pensas, ke mi estas tute konfuzita. Kunar skribis:

Do mi konsultis la malnovan PIVon kaj la Bertilan verkon "Landoj kaj lingvoj de la mondo".

Kaj en mia verko "Landoj kaj lingvoj de la mondo" oni efektive trovas la formon "Koreo" ("Sud-Koreo" kaj "Nord-Koreo"). Sed tamen ĉi-antaŭe mi rekomendis uzi "Koreio" en la Vikipedio. Nu, la ĉefa kialo de tiu mia rekomendo estas, ke jam estas "Koreio" en la Vikipedio. Plej gravas konsekvenceco ene de la Vikipedio.

Krome mi jam longe planas ŝanĝi en "Landoj kaj lingvoj"...

(Dankon pro la belega versaĵo!)

Bertilo Wennergren 12:18, 24 jan. 2003


Ĉu "matĉo" bonas!? Kial ne "maĉo"? --luis

Maĉo estas kuirmaniero, premi ekzemple terpomojn por pastigi ilin. Kelkaj uzas matĉo por la sporta senco de maĉo. Tamen laŭsone ili estas samaj kaj tio rompas la unuortografiecon de radikoj.
Io simila okazas pri piĉo kaj pitĉo.
Malfacilas kontentigi ĉiun.
-- :) 01:04, 19. Dec 2003 (UTC)

Ĝangalo uzas la esprimon futbala Mondpokalo. Ĉu denove ŝanĝi la nomon? Razilklingo

Pokalejo de 2014[redakti fonton]

Ankoraŭ ne estas tute certa fakto, ke Brazilo gastos la viran futbalan inter ŝtatoj agnoskataj de FIFA (hehehe) mondpokalon en 2014. Surprizigas min, ke la homo, kiu enmetis tiun informon en la artikolo, faris tion en junio 2004... Raoni Sousa 13:39, 7. Aŭg 2006 (UTC)

Nun estas certe, ĉu? Ĉu ni nun ja enmetu do? --LaPingvinoDiskutu 13:59, 2. Nov 2007 (UTC)