Diskuto:Futbalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Piedpilko/Futbalo?[redakti fonton]

Ĉu ni devus rezervi piedpilko por la ĝeneralo de sportoj per piedpelitaj pilkoj kaj futbalo por la tutmonda variaĵo de FIFA?

Piedpilko estas speco de pilko, ne speco de ludo. La vorto 'futbalo' estas tre internacia, do ĝi pliuzendas titole anstataŭ piedpilkado aŭ piedpilkludo. -- Gabriel BEECHAM 19:52, 1. Maj 2004 (UTC)
kiu speco estus piedpilko se ĝi estas pilko ? ĉu pilko kun piedoj? La uzo kaj PIV fiksis la vorton piedpilko kiel ludo, ne kiel pilko (same kiel korbopilko, kvarmurpilko, maleopilko,ktp). Tiu kazo ne estas malofta: plenpoto ne estas poto sed kvanto de poto, ktp. Piedpilkado kaj piedpilkludo ne estas eraroj: ili simple estas pezaj, ne utilaj. Kiam ne utilas, oni prefere ne uzu la afiksojn. En la tre baldaùa reeldono de novaPIV, Futbalo estos difinita kiel "normal" nomo de "soccer", dum piedpilko estos grupo entenanta futbalo + usonan, kanadan, australian, gaelan (ĉu aliaj?) piedpilkoj.--Ssire 03:57, 6. Aŭg 2004 (UTC)
Ne ekzakte. Almenaŭ la aŭstrala kaj gaela versioj devenis de la origina angla versio (kaj verŝajne la du aliaj cititaj), do logike ili nomiĝu "australa futbalo" kaj "gaela futbalo". Kaj, se vi preferas la malprecizon, kiel vi nomas tiun pilkon, kiam oni uzas dum futbalo, se ne la "piedpilko"? Oni celu je precizon en enciklopedio. Pilko estas pilko. Se piedpilko sensencas, oni tute ne uzu ĝin. --Gabriel BEECHAM 02:21, 11. Sep 2004 (UTC)
Laŭ mia scio, la laboro de la vikipediistoj estas nek "reinventi" nek "korekti" la lingvon. Esperanto estas tiel ĝi estas. Ĉu vi ankaŭ iros al la germanalingvaj paĝoj por ekspliki, ke Fußball devas esti pilko kaj ne ludo? Aŭ diri al la parolantoj de la angla, ke ili ne povas uzi la vorton football por signifi ambaŭ ludo kaj pilko? Ne. Tiuj lingvoj estas tiel ili estas. En esperanto la vortoj piedpilko kaj futbalo jam longtempe ekzistas kaj temas pri la ludo.--Nizo 04:29, 11. Sep 2004 (UTC)

Punŝoto kaj aliaj 'liberaj ŝotoj'[redakti fonton]

Kiel oni nomas la kompensan nekontraŭatan uzon de la pilko, kiun ricevas teamo se la alia teamo malregule ludas? Se tiu okazas ene de la 'puna area' (ĉu ankaŭ trafa frazo?), la puno estas ŝoto al la golo, kiun nur la golulo defendas - kaj tio, laŭ mi, havas la nomon 'punŝoto'. Sed mi ne konstatas kiel oni nomas ĝin meze de la kampo. Ĉu 'libera ŝoto' aŭ eble 'libera pilko'?

Ĉi tiu sekvas diskuto de la artikolo pri arĝenta golo, ĉar mi ŝanĝis la vorton 'penalo' al 'punŝoto'. --Antony 23:32, 18. Jun 2004 (UTC)

Penalo estas PIVa kial ne uzi ĝin ? Punŝoto bone taùgas por la aliaj punoj: ŝoto estas difinita nur kiel piedbato (ne devige forta).--Ssire 03:57, 6. Aŭg 2004 (UTC)

Ĉu MEZAMERIKO?[redakti fonton]

Ĉu MEZAmeriko, ĉu ne SUDAmeriko? aŭ LATINAmeriko? Roberto 03:11, 23. Sep 2005 (UTC)

Mi ŝanĝis al Latinameriko, kio inkluzivas Mez- kaj Sud-. Gunnar Gällmo 14:10, 24. Sep 2005 (UTC)

Alternativaj nomoj[redakti fonton]

Jujijo ŝanĝis la artikolkomencon de "Futbalo (aŭ asocia piedpilkado) estas sporto ..." al "Futbalo estas sporto ..." kun la pravigo "estas strange diri, ke knaboj el nia strato ludas asocian piedpilkadon". Li pravas ke estas strange tiel diri, sed tio tute ne pravigas forigon de tiu alternativa nomo. Fakte, tre multaj Esperantistoj dirus simple "knaboj en nia strato piedpilkas" aŭ "knaboj en nia strato ludas piedpilkon".

La Vikipedio decidis kiel PIV uzi la vorton "piedpilkado" en vasta senco por ĉiuj sportoj el tiu familio de sportoj, kaj uzi "futbalo" por la tutmonde plej populara sporto el tiu familio. Por multaj Esperantistoj tamen "futbalo" kaj "piedpilk(ad)o" estas simple samsignifaj vortoj. Ĉar en enciklopedio necesas precizeco, mi tamen konsentas ke oni bezonas apartajn esprimojn por la sportofamilio kaj por la ĉefa sporto el tiu familio. Por fari tiun distingon oni tamen ne bezonas la novradikon "futbalo" (kiun multaj Esperantistoj tute ne uzas), sed povas paroli pri "asocia piedpilkado", imite al la angla esprimo "association football".

Angloj fakte ankaŭ ne dirus "some boys in our street play association football", sed uzus, depende de la deveno de la partolanto, "soccer" (usone) aŭ simple "football" (brite). Tamen la anglalingva Vikipedio uzas la esprimon "association football".

Mi preferus se ni ĉi tiu uzus "asocia piedpilkado" kiel titolon, sed se kun tio ne konsentas la plej multaj Vikipediistoj, ĝi estu almenaŭ menciata kiel alternativo. Ankaŭ SSV rekomendas "asocia piedpilkado" (aŭ simple "piedpilkado") kiel alternativon al "futbalo".

Mi nun ŝanĝas la artikolkomencon al "Futbalo (aŭ asocia piedpilkadopiedpilkado) estas sporto ...". Tiel menciiĝas kaj preciza alternativo kaj ĉiutage uzata malpli preciza alternativo. Marcos 18:01, 15. Jun 2010 (UTC)

Asocia piedpilkado estas anglismo, usonismo. Futbalo respondas al nura piedpilkado aŭ piedpilko. Ja ĉiuj sportoj aŭ plejmulto de ili havas siajn asociojn kaj diru, ĉe kiuj sportoj oni diras asocio antaŭ konkreta sporto? Ĉu asocia halterlevo? Ĉu asocia ŝako? Ĉu asocia naĝado? Ktp. Jujijo 05:31, 16. Jun 2010 (UTC)