Diskuto:Gabriel Daniel Fahrenheit

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ĉu konata E-o nomo pri Den Haag ne estas Hago?
Eliott


Ĉu Fahrenheit vere estis pola? Pro lia nomo, mi suspektus ke li estus nur pollandana, kaj etne germana aŭ simile. Bab 08:54, 26. Nov 2003 (UTC)

Anonima redaktanto aldonis ke li estas polonia. Per gugla serĉo mi trovis ke li estas dirita germano plej ofte krom en la vikipedio kie oni diras lin pola. La germana vikio diras lin pola naskita en germana familio kaj frue sengepatra. Cetere li famiĝis en Nederlando kaj en Britio. Eble preferinde estus diri ke li estas eŭropano naskita en Danzig. Arno Lagrange 13:17, 26. Nov 2003 (UTC)
Lau en:Talk:Gabriel_Fahrenheit, li mem aniĝis Royal Society kiel Fahrenheit, Polonus.


Ankaŭ mi eltrovis, ke preskaŭ ĉiuj (ankaŭ la Enciclopaedia Britannica) nomas lin germana. Kelkaj tute prisilentas lian naciecon, simple dirante ke li estis fizikisto. En la germana VP oni (eble la sama anonimulo) antaŭ nelonge ŝanĝis de germana al pola (kaj ĝis nun neniu protestis).
Per Google-serĉado Fahrenheit+Polonus mi trovis tri indikojn, sed ĉiuj estas en la pola lingvo, kiun mi apenaŭ regas. Ĉu iu polo (Vitred?) povas helpi? Amike, --Unukorno 18:06, 26. Nov 2003 (UTC)
En polaj fontoj mi trovis (kion prave skribisArno), ke Fahrenheit naskiĝis en la germana familio, en la (tiam) pola urbo Gdansk (Danzig estis pli malfrua nomo, ja li naskiĝis en 1686) kaj agis famiĝinte la grandan fizikiston en Nederlando kaj en Britio, do laŭ la naskiĝloko - polo, laŭ deveno - germano ? Mi pensas, ke ĉiu priskribo estas bona al Fahrenheit - vera eŭropano. Vitred 23:56, 1. Dec 2003 (UTC)