Diskuto:Gambovjolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

mi ne provis esperantigi la originalan italan nomon (ankaŭ germana kaj finlanda!) ĉar ne ekzistas E-o formo. mi ie legis "violonego" sed tio tute ne estas senchava, ĉar "Viola da gamba" NE estas granda violono (tion oni povus diri pri la violonĉelo nur), tio estas tute aparta familio, pli malnova ol la violono, la "viole"-oj logtempe apudekzistis flanke de la violonoj (tiam la violonoj estis malpli aprezataj). Restas unu problemo : kiel ni nomu la aliajn "viole"? eble plu uzante la italajn nomojn, do "viola da bracchio", kaj tiuj estas multe malpli konataj kaj ne plu uzataj, kaj ne havas prestiĝan repertuaron male al la "viola da gamba.

Ke la instrumento estas aparta kaj devas esti nomata per aparta vorto ne pravigas ke oni uzu en esperanto nacilingvan esprimon. Ni nepre uzu esperantigitan formon, ĝi verŝajne jam ekzistas. Kion proponas niaj vortaroj ? Ĉu gambviolonon ? Arno Lagrange 09:59, 30. Mar 2004 (UTC)