Diskuto:Geedzeco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la sistemigo de diversaj artikoloj rilataj al ĉi tiu temo[redakti fonton]

Sur Diskuto:Nupto okazas nun diskuto pri la sistemigo de artikoloj rilataj al "geedzeco", "geedziĝo", "samseksa edz(in)eco", "registrita partnereco", "nupto" ktp. Bonvolu legi la diskuton kaj kontribuu. Marcos 21:38, 7. Feb 2009 (UTC)

Malsimetrio inter la titolo kaj la enhavo[redakti fonton]

La titolo estas Geedzeco, tamen la teksto mem uzas pli ofte la formon «edzeco» sen GE-, eĉ kiam laŭ kunteksto tio ŝajne estus taŭge (t.e. kiam temas pri paro kun ambaŭ seksoj). Aŭdrea (diskuto) 15:05, 4 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Miakomprene, tio estas efikorezulto de siaspeca variaĵo de "principo de neceso kaj sufiĉo". Vidu la antaŭajn diskutojn pri la uzado de "ge-" en diversartikolaj diskutoj. Cetere, miamemore tia uzado de la radiko "edz-" sen "ge-" estas zamenhofa. Filozofo (diskuto) 09:56, 3 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Provedziĝo[redakti fonton]

Mi sugestas anstataŭi la terminon Kunloĝado al la pli specifa kaj preciza Provedziĝo. Sj1mor (diskuto) 06:02, 3 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi uzus la vorton kunvivado kiel ĝeneralan priskribon de la situacio, kiam homoj edzece kunvivas. Al mi ŝajnas, ke kunloĝado malvastigas la sencon de kuna vivado (kunaj decidoj, komunaj posedaĵoj ktp) al nura loĝado kune. La vorto provedziĝo miapercepte havas du mankojn: unue, edziĝo ne signifas edzecon (staton); due, ne ĉiuj kunvivantoj "provas" edziĝi - ekzistas tiaj, kiuj principe ne volas aŭ ne rajtas edziĝi. Amike, -Filozofo (diskuto) 09:49, 3 apr. 2024 (UTC)[Respondi]