Diskuto:Genaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne samsignifa kun la NPIVa genaro (el geno)? Se jes, ĉu utila? Cetere, ekzistas la sufikso -om- por tumoroj. Omaroj kaj omaĝoj... Amike, jc

Mi ne estas biologiisto. Mi nur (mis)tradukis la artikolon. La vorton "genomon" mi trovis en Vikipedio mem en artikoloj pri DNA, genetiko kaj virusoj: Vikipediista diskuto:62.147.108.228, SsDNA Viruso, (-)ve ĉensenca ssRNA Viruso, DsRNA Viruso, DsDNA Viruso, DsDNA retroidoviruso, James WATSON, Luciferino, (plus)ve ĉensenca ssRNA Viruso, Gattaca, SsRNA retroidovirus, Mamuto, Organismo, Odro, Serpoĉela anemio kaj Valdemar LANGLET. Mi trovis do 15 artikolojn kaj unu diskuton pri biologio kun vorto "genomo". Mi ne memoris serĉi "genaron" antaŭe, sed nun mi vidas ke estas 3 artikolojn kaj unu diskuton: Vikipediisto:Jonathan BADGER, Rubisko, Carl WOESE kaj Trodikiĝo. Sekve, ni havas alian duoblaĵon de vorto! Genaro estas pli Esperanteca, sed Genomo estas pli internacia... Roberto 19:43, 8. Maj 2005 (UTC)

Parenteze: ne *biologisto, sed biologo (aŭ biologiisto). Detaleme, jc

Bone, mi estas nenio el la tri!Roberto 22:37, 8. Maj 2005 (UTC)

Laŭ mi, estas grave uzi la vorton genomo kaj gardi la vorton genaro por simple paroli pri aro da genoj. Ankaŭ oni ofte devas paroli pri aro da genoj sen ke nepre temu pri genomo. Do, laŭ mi, ni distingu genomo disde genaro, krom se oni parolus pri genaro kaj tutgenaro (kiu estas genomo). Tamen, genomo estas ja plej internacia vorto, krome la ne oficiala afikso omo povas utili en aliaj vortoj kiel proteinomo, transskribomo... Nur uzi la afikson aro ŝajnus al mi iom povra.

La uzo de la afikso AR ĉiam donas iun specialan signifon al vorto: "Arbaro" ne estas ajna aro de arboj, kaj "homaro" ne estas ajna aro de homoj. Legu pri tio en PMEG. Tie estas skribite ke "AR povas montri tuton de pluraj kunapartenantaj aferoj". Kun tio konsentas la PIV-a difino de "genaro" ("Tuto de la genoj de individuo, manifestiĝantaj aŭ latentaj") kaj la difino en ReVo: "Tuto de la genoj de vivulo aŭ de specio". "Genomo" aliflanke troviĝas en neniu el la du vortaroj. Mi do nun ŝanĝas la titolon al "genaro". Marcos 16:54, 15. Mar 2009 (UTC)
Mi samopinias kun Marcos, kaj mi ekuzos saman sufikson por proteinaro. Fakte, kiam oni parolas pri "proteomo" aŭ "genomo" oni ja celas "aron da genoj" aŭ "aron da proteinoj" (ekzemple, en scienco oni ja parolas pri "la proteinaro/prote(in)omo de homo" aŭ pri la "proteinaro/prote(in)omo de la ciklo de Krebs"). Se la sufikso -om sonas pli bone (aŭ malpli povra) al nia orelo, tio estas nur pro tio, ke ni pli ofte aŭdis tiun vorton en aliaj lingvoj. Do, ni uzu la esperantan formon. Eynar Oxartum 07:08, 15. Dec 2009 (UTC)