Diskuto:Genta altaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ miaj informoj la frazo "La kvar mezaj bildoj situas sur la originala loko en la katedralo de Sankta Bavo de la urbo Gento, la ses grandaj flankaj flugiloj troviĝas en berlina muzeo, la du supraj malgrandaj flugiloj videblas en brusela muzeo" simple malĝustas. Laŭ miaj scioj la flankaj flugiloj (sen Adamo kaj Eva) en 1815 estis lombarditaj al flandra negocisto kaj en 1816 venditaj al Londono, kie aĉetis ilin la reĝo de Prusio kaj ekspoziciigis ilin en Berlino (muzeo Gemäldegalerie), ĝis en la unua mondmilito la germana armeo ŝtelis pliajn panelojn el la katedralo, por "unuigi" ilin kun la berlinaj, kaj en 1920 laŭ la Traktato de Versajlo ĉiuj paneloj kiel militoperda punpago estis redonitaj al la genta katedralo. Post tio en la dua mondmilito la tuta artaĵo en 1940 estis kaŝita en la franca urbo Pau, en 1942 estis ŝtelita fare de Nazia Germanio, kaŝita en suda Germanio, sed militofine en 1945 retrovita de la Aliancanoj, kaj en 1946 redonita al Belgio. En Germanio miascie restis neniuj paneloj, kaj mi ankaŭ ne trovas pruvon ke io restis en Brusela muzeo. Ĉu ie troveblas ajna pruvo aŭ aserto ke la supre citita frazo ĝustus? ThomasPusch (diskuto) 17:01, 27 Aŭg. 2013 (UTC)

Pardonu, mi feriis intertempe. Mi tradukis el la hungara vikipedio, kie estis/as "A négy középső kép még eredeti helyén van, a genti Szent Bavo-templomban, a hat nagy oldalszárny a berlini múzeumban van, a két kis felső oldalszárny pedig a brüsszeli múzeumban." Bedaŭrinde, mi ne kontrolis ĉiun fakton de la originala versio, simple, blinde tradukis ilin. Mi nun iomete kontrolis la temon, ŝajnas, ke oni devas tute forigi tiun frazon, eĉ el la hungara vikipedio.Narvalo (diskuto) 16:49, 1 Sep. 2013 (UTC)