Diskuto:Geografio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi paĝo estis kunlaboraĵo de la semajno. Slavik IVANOV

Geografiisto[redakti fonton]

Ĉu la vorto "geografiisto" ne pli valoras ol "geografo"??? Mi kredas geografiiston pli normala!!

Pensu ankaŭ pri speleologo Narvalo 18:36, 30. Mar 2006 (UTC)

Esperanta nomoj[redakti fonton]

Mi ne povis trovi la esperantan nomon por Myanmar (Angle) antaŭe Birmo. Mi ĝin skribis kiel Mjanmaro. Ĉu la nomoj de la kontinentoj devas esti en abocordo (alphabetical order?) Mi kredas, ke la nomo por "Korea" devas esti Koreo, ne Koreio. Ĉu mi pravas? Mi ĵus vidis en la Esperanto-adresaro, ke ili uzas "Koreio," sed du votaroj donas "Koreo." Kion ni faru?

Mi scias ke Koreio estas la ĝusta vorto por angle:Korea. Mi vidis filmon de la UK-o en tiu lando kaj ĉiuj uzis "Koreio" por la landnomo. Mi ne havas ideon pri Myanmar. --Chuck SMITH
Sed ankaŭ la PMEG havas Sud-Koreo kaj Nord-Koreo, kaj diras, ke la ĉefurbo de Birmo estas Mjanmao. Vidu http://www.bertilow.com/pmeg/pmeg10/zmq.php Werner Moeller
"Kore-o" estas homo korea, "Kore-io" estas la nacio korea. --Stefano KALB

Demandeto[redakti fonton]

Demandeto pri urbonomo... Ĉu "Losanĝeleso" aŭ "Losanĝelo" por "Los Angeles"? Aliloke mi (ĝis nun) vidis nur "Losanĝeleso", sed "Losanĝelo" troviĝas en kelkaj paĝoj ĉi tie (Usono, Naomi Campbell, kaj Elizabeth Taylor), kaj "Los-Anĝeles" en unu paĝo (Molokanismo). Serĉante aliloke en la interreto, mi trovas eĉ "Los-Anĝeleso" kaj "Los Anĝeleso". Plej bona, laŭ mi, estas "Losanĝeleso" (simple unuvorta, kaj konservinta ĉi un literon), sed mi volis demandi aliulojn antaŭ ol oni devus (re)reŝanĝi ĉiun riferencon. --Brion VIBBER

Peter Benson, en Comprehensive English-Esperanto Dictionary" p.307 diras "Los-Anĝeleso." Werner MOELLER
Dankon. (Ŝajne mi devas mendi e kzempleron de tiu! Mi havas nur la vortaron JC Wells, kiu ne entenas multe da geografiaĵoj.) Ĉu ankaŭ San-Francisko, San-Diego, ktp? --Brion VIBBER
"Losanĝelo" devenas de la Esperanto->Angla vortaro de Montague BUTLER, kiu ŝajne preferas vortojn de malmultaj silaboj. -- Stefano KALB
"Los-Anĝeleso" (kaj, alternative, "Losanĝeleso") estas proponita de la PMEG. Laŭ Google, "Los-Anĝeleso" klare estas la plej preferata formo en la reto. -- Stefano KALB


Wow! Mi ŝatas la bun tajn kontinentajn mapojn. Bonege! Werner Moeller

Dankon! Mi trapasis kelkajn horojn per laboro je tiuj... Mi baldaŭ finos Afrikon. Hmm, kion vi pensas; ĉu mi aldonu la nomojn de grandaj urboj, riveregoj, ktp? Almenaŭ ĉefurboj estas troveblaj en esperantigita literumado ĉe Bertilo, sed mi ne volas troplenigi la mapojn. (Ankaŭ: bonvolu notigi min pri ia ajn fuŝaĵo en la mapojn, mi korektos.) --Brion VIBBER

Helpon! Kion fari kiam nomoj "kolizias"? Alklaku egzemple "Ĝavo" sub "Insuloj" (Geografio) kaj "kruco" sub la artikolo pri "Skandinava kruco". --Bab

La plej simpla solvo, mi pensas, estas disigi la du (aŭ plurajn) sencojn per rondaj krampoj: Ĝavo (programlingvo) kaj Ĝavo (insulo) ktp. Ĝavo do povus listi ambaŭ, sed kutime oni ligus rekte al [[Ĝavo (programlingvo)|Ĝavo]] aŭ [[Ĝavo (insulo)|Ĝavo]] laŭ la ĉirkaŭteksto. Aŭ ebla la krampoj ne necesas? Ĉu Ĝavo insulo ktp estas sufiĉe belaspekta? --Brion VIBBER
Rondaj krampoj pli belas, laŭ mi. Tiu mesaĝo estas nur por doni mian opinion kaj kreskigi la statistikojn favore al iu uzo :-) --Nicolas STAMPF

GRAVA! Nun mi navigiligis preskaŭ ĉiujn jamajn geogragiajn ejojn, laŭ la formulo "geografio > [kontinento] (> [subkontinento) (> [regiono] (> [subregiono])) > lando (> [landparto]) (> [regiono] (> [provinco]) (> [urbo] (> [urboparto] (> [strato]))" aŭ "geografio > [aĵo (maro, monto, ktp] > ?". Bv. vidi egzemple Manhattan, Ŝetlandaj Insuloj, Baltmaro, Rusio kaj Eŭskio. Estis sufiĉe granda laboro, sed mi vere kredas, ke ĝi plifaciligas la navigon inter artikoloj prilokaj. Tial mi petas ĉiun, kiu intencas skribi pri IU AJN EJO - ĉu lando, ĉu butiko, ĉu monto - BV. SAMTEMPE FARI NAVIGILON laŭ la supra formulo!!! Se vi samtempe povus aldoni flagon (vd. Nomoj de titoloj. Facile troveblas je http://www.fotw.net, kaj 100-bilder-altigeblas per iu ajn desegnoprogramo) aŭ heraldikaĵon, estus vere bonege. Tio ŝparus perfektemulojn kiel mi por multege da laboro! :-)

Mi intencas fari similan navig-sistemon por ĉiuj lingvoj, sed nun tro lacas! ;-) Ĉu plaĉa ideo? Bab

Por aldoni nacion[redakti fonton]

Bonvolu vidi la paĝon Por Aldoni Nacion. --Stefano KALB

Mi aldonis multajn artikoletojn pri ĉiuj geografiaj objektoj (montoj, maroj, riveroj, ...) kun difinoj kaj listoj kaj samloke, en la dua nivelo, ligis ilin kun la konkretaj objektnomoj. Al mi ŝajnas ke estos pli oportune havi sur la ĉefpaĝo pri Geografio, nur ligilojn unuagradajn: objektoj, sciencoj k.s. Eĉ la liston de la landoj dislokigi sub la artikolo "Landoj", liston de urboj - sub la artikolo "Urboj", k.t.p. Kion vi pensas pri tiaj ŝanĝoj ? --Avtandil ABULADZE

Mi tute samopinias. Eĉ oni ne bezonas propran listigon de urboj, krom la plej grandaj: Aliajn oni povas trovi sub la ĉiukaza lando.

Do, ni ŝanĝu baldaŭ, se pli ol ni konsentas. --Bab

Mi ankaŭ konsentas --Stefano KALB
Kion vi pensas pri havi la liston de la 20 plej grandaj urboj en la ĉefa paĝo de Geografio kaj havi kompletan liston de urboj en la paĝo de urboj laŭ lando? --Chuck SMITH


Ĉu eblas ligi ĉi tie al temoj kiel latitudo, meridiano, ktp? Kaj mi kreis artikolon por Arkta Cirklo. Ĉu eblas ligi al tiaj aferoj? Mi ne scias kien aldoni tiajn aŭ kiujn subartikolojn krei por tio. --Jacob SCHWARTZ

Du demandoj[redakti fonton]

  1. Mi aldonis al la artikolo pri Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ligilon "Priparolu", sed ĝi direktas min al "Tabelludoj\Priparolu". La saman okazon mi havis ankaŭ antaŭe. Kio okazas ?
    La ligilo estis /[[Priparolu]] anstataŭ [[/Priparolu]]. Ŝajne oni -- nu, mi mem estas la kulpulo! -- alidirektis la paĝon Priparolu al diskuto:Tabulludoj pro simila antaŭa ligilfuŝeto ĉe Tabulludoj. Tion mi malfaris. --Brion VIBBER
  2. Mi intencis demandi al vi jenon: Al la suprenomita artikolo mi aldonis la tekston, tie estis nur la ligiloj por arabaj emirlandoj: Abu-Dhabi - Ajman - Dubaj - Ras al-Khajma - Ŝarjaj - Umm al-Qajwajn - ; La nomoj al mi ŝajnas eraraj, mi ne trovis ĝustajn signifojn en iu fonto. Miaj proponoj estas: Abu-Dabio - Dubajo - Aĵmano - Fuĵajro - Ras-al-Ĥajmo - Ŝarĵao - Um-al-Kajvano. Rimarku, ke mi preferis konservi la literon "ĵ" anstataŭ la angla "j" (Ajman, Sharjah, Fujaira) pro la grafika simileco, ol la samsonan "ĝ" (Aĝman, Ŝarĝa ... aspektas pli malbele).Viaj komentoj ... Avtandil
    Mi konsentas. Estas mi la kulpulo! Mi klopodegis alŝuti ĉiujn flagojn de Azio, kaj estis tiom lacigita ke mi nur rapide devis elekti iajn nomojn por la emirlandoj. Tion mi faris modifante nur ete la Angl-Araban ortografion, sed ŝajne, tro haste kaj senpense... Do, bonvolu! --Bab

Referencoj + ampleksigo[redakti fonton]

Mi rimarkas ke estas nur 1 referenco en la artikolo dum en aliaj vikipedioj estas dekoj, krome la artikolo meritas ampleksigo ĝis eble 30 000 bitokoj. Ĉu iu pretas kunlabori por plibonigi tiun artikolon?
JabieroKubo (diskuto) 09:50, 3 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Portalo pri Geografio[redakti fonton]

Laŭ mi la ŝablono Portalo pri Geografio estas en malĝusta loko, kutime ĝi estas sube ĉe eksteraj ligiloj! Ĉu ĝi ne devus esti tie? JabieroKubo (diskuto) 03:18, 30 dec. 2019 (UTC)[Respondi]