Diskuto:Germanio
Ĉi artikolo povas stari inter brilaj prozaĵoj, tamen mi opinias ĝin ne vere neŭtrala. FRG estas prezentita senkritike kiel virtega kaj GDR kiel aĉega. Indus iom neŭtraligi. -- Arno Lagrange 12:35, 3. Sep 2003 (UTC)
[redakti] Federacia Respubliko de Germanio?
La relative nova vikipediisto Sitaifu (ĝis nun 3 redaktoj je tiu nomo) la 21-an de junio 2010 faris iujn korektojn al la artikolo Germanio, kiuj ankoraŭ ne estas oficialaj, ĉar ne aprobitaj fare de revizianto. Iuj el tiuj ŝanĝoj estas tute saĝaj, sed problema estas ke Sitaifu proponas ŝanĝi la oficialan formon de la landonomo el "Federacia Respubliko Germanio" al "Federacia Respubliko de Germanio". Lingve ambaŭ formoj eblas, kaj la dua eble eĉ sonas pli eleganta, sed problemo estas ke ekde la fondiĝo de la ŝtato en 1949 la unua formo estas tiu kutime uzata en Esperanto, ne la dua. Tion povas atesti multaj historiaj esperantlingvaj dokumentoj el Germanio, sed ankaŭ simpla serĉo tra retpaĝoj per Guglo: en mia ĵusa provo, la variaĵo "Federacia Respubliko Germanio" rezultigis pli ol 364 000 trafojn, kaj la variaĵo "Federacia Respubliko de Germanio" ekzakte 986.
Stilistike en la germana lingvo oni ankaŭ povus proponi kiel ŝtata nomo "Föderierte Republik der Deutschen" aŭ io simila, gramatike ĝuste, sed oni ne provu aserti en la germanlingva vikipedia artikolo pri la ŝtato ke tiel estus ĝia oficiala nomo! Flanka kromkalkulo: la variaĵo "Federacia Respubliko Germanujo" rezultigis nur 5 330 trafojn, kaj la variaĵo "Federacia Respubliko de Germanujo" tute neniel troveblis. Do: Endas respekti la faktan lingvouzon - la formo "Federacia Respubliko Germanio" same enradikiĝis kiel germanlingve "Bundesrepublik Deutschland".
ThomasPusch 19:53, 23. Jun 2010 (UTC)
Thomas Pusch tute pravas. Mi dankas al li la korekton.
Sitaifu 19:56, 28. Jun 2010 (UTC)
[redakti] Prezidanto de Germanio
Saluton. Mi ĵus transprenis la informon pri la prezidanto de Germanio el la germana Vikipedio. Bonvolu atenti, ke la baloto ankoraŭ ne okazis kaj ne estas tasko de Vikipedio esti aktiva kiel antaŭvidanto. --Tlustulimu (diskuto) 16:33, 21 Feb. 2012 (UTC)