Diskuto:Giorgio Silfer

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ni estas studentoj de la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la universitato de Torino. La plenigo de kelkaj rubrikoj en Vikipedio estas parto de nia studa taskaro. Ni faras tion lau kriterioj de UTET-enciklopedio, kiuj supozeble estas sciencaj. Ni ne havas tempon por diskuti pri ili, kaj ne deziras polemiki kun aliaj. Se iu deziras bazi sin sur onidiroj kaj emociaj reagoj, tio estas unuavice problemo por tiu, kaj duavice por la fidindeco de la Vikipedio. (el Torino, 13.III.2003)

Lau la supra principo, ni forigis la alineon lastatempe aldonitan, ĉar ĝi estis superflua en la rubriko kaj fakte malvera: la pamfletinto neniam ricevis entute la atenton de d-ro Silfer. (el Torino, 13.III.2003)

Kiam vi forigas ion, bonvolu kopii ĝin kaj meti ĝin en la diskutpaĝon kie ni povas diskuti la valideco de la materialo. Alikaze, ĝi ŝajnas esti cenzurado, kaj ni ne vere ŝatas cenzuristojn ĉi tie. Speciale tiuj kiuj ne ensalutas. Se vi estas studento de kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio, ensaluti kaj respondecu por viaj forigoj... alikaze ni eble traktos ĝin kiel vandalismo. --Chuck SMITH
  • Kion vi celas per "scienca", kaj kial vi pensas ke tio donas al vi rajton forpreni interesajn kaj pritemajn informojn sen komuna konsento? Mi restarigos la frazon. Giorgio SILFER estas publika persono, kaj oni volas scii pri publikaj reagoj al lia laboro. Ĉu vi povas imagi artikolon pri Salman RUSHDIE sen mencio de la mortpuno de irana religiestro Ĥomejni? Se vi volas forpreni enhavon, vi prefere unue diskutu ĝin, kaj se la komunumo konsentas, tiam forpreni ĝin. Kaj bonvolu krei konton kaj ensaluti, estas malkomforte trakti kun IP-adreso kaj ne iu nomo. - Kriĉjo 09:54, 14. Mar 2003 (UTC)

Dum la 90-aj jaroj, Silfer estis en kverelo kun la verkisto Jorge CAMACHO, kiu mokis lin en la satira verko La Majstro kaj Martinelli (1993).

Kriĉjo, de kiu fonto vi prenis ĉi tiun informon ke oni povas scii ke ĝi estas fakto. Ĉu vi povus klarigi? Se jes, tiam remetu en la artikolon. --Chuck SMITH

  • Mi posedas la libron La Majstro kaj Martinelli, ĝi eldoniĝis en 1993 kaj estis sufiĉe populareta, verŝajne ankoraŭ aĉeteblas de libroservoj. Pri la kverelo inter Camacho kaj Silfer, tio estis tre publike konata. Vi povas trovi menciojn de tio en iuj numeroj de Revuo Esperanto de 1993 ĝis 1998. Mi legis artikolon en numero de R.E. eble de 1995 kiu estis instigo de iu alia iberskolano ke Silfer kaj Camacho tuj ĉesu la kverelon ĉar tro fortiĝis.

La principo verki biogramon estas, ke ĝi devas enhavi tion, kio efektive gravas biografie kaj literaturscience pri la koncernata aŭtoro. Kongruas kun tiu principo la fakto, ke mencio pri la atakoj kaj kritikoj de Camacho (al kiu d-ro Silfer neniam respondis) aperu en la biogramo de Camacho: ja tio estas grava parto de lia, ne nur verkista, vivo, kie li ŝajnas kvazaŭ obsedata de tio. Ne kongruas, ke ili aperu en la biogramo de Silfer. TIAL NI INVITAS LA REDAKTOROJN FORIGI LA MENCION PRI CAMACHO EL LA BIOGRAMO DE SILFER. Ni rimarkigas ke Kriĉjo konstante intervenas nur por makuli alies reputaciojn. Verŝajne li ne konscias je kiaj juraj riskoj li proponas sin kaj tiujn kiuj ne bremsas lin. (Kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Torina universitato)

Se vere ekzistas "juraj riskoj", kara sennomulo, bonvolu klarigi la aferon. Mistera minaco estas malmulte konvinka. --Brion VIBBER 18:11, 14. Mar 2003 (UTC)
  • En sia krucmilito kontraŭ prof. Silfer, Kriĉjo montras sin sentalenta redaktisto. En biogramo la takso pri la karaktero de homo ne povas situi en la listo de la universitataj diplomoj! Krome, Kriĉjo esprimas malneŭtralan vidpunkton: la polemikismon unuavice subtenas pamfletoj, kaj tiajn prof. Silfer neniam verkis. Aldone, ni restarigas la mencion pri la savo de KCE, ĉar ĝi estas historia fakto (vidu la citon interkrampe). Estus bone, se Kriĉjo finfine ellernus ankaŭ la Esperanto-gramatikon, ĉar li lamas en ĝi. (Kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Torina universitato)

En vera enciklopedio[redakti fonton]

En vera enciklopedio, vi neniel trovus frazon similan al tiu: "La politika agado de Giorgio Silfer estas malmulte aprezata." Kiu mezuras tiun "malmulte", kio estas "malmulte" entute? Ĉu "malmulte" rilatas al elcentaĵo aŭ al absoluta nombro? Kio estas "malmulte" en Esperantujaj dimenensioj? Tiu kritiko al la teksto estas en neniu rilato kun la demando, ĉu oni ŝatas sinjoron Silfer aŭ ne. La vortumado estas simple diletanta.--193.170.112.226 13:52, 11. Nov 2008 (UTC)

En kiu ajn sciiga dokumento povas troviĝi tiaj malprecizaj informoj, ĉar neniu faris detalan studon pri la punkto, sed tamen supraĵa takso permesas aserti ke, ekzemple, inter ĉiuj esperantistoj, estas malmultaj kiuj aprezas la politikan agadon de Silfer, estas certa nombro kiu rekte malŝatas ĝin, kaj granda plimulto kiu prifajfas. Kiel vortumi tiujn faktojn maldiletante ? Arno Lagrange @ 16:42, 11. Nov 2008 (UTC)