Diskuto:Glaĉero
[redakti] Eta Glaĉervortaro
Mi listigis kelkajn gravajn fakvortojn, kiuj en pri-glaĉeraj tekstoj regule aperas. Indas verki iom post iom specifajn artikolojn pri ĉiu el la listigitaj esprimoj. DidiWeidmann 16:11, 1. Apr 2008 (UTC)]]
[redakti] Vidu ankaŭ
Provizore mi listigis sub Vidu ankaŭ glaĉerojn en Svislando. Tio ne estas, ĉar mi aparte fierus pri la svisaj glaĉeroj, sed simple ĉar nuntempe mankas aliaj glaĉerlistoj. Kiam kreiĝas Listo de glaĉeroj, tiam la svisa listo troviĝu en tiu paĝo, kiu prenu ĉi-tiun lokon en la paĝo glaĉero. DidiWeidmann 16:18, 1. Apr 2008 (UTC)
[redakti] Glaciejo? Glaciaro?
Male al la artikolo, kiu piednote malaprobas la formon 'glaciejo', la Reta Vortaro ŝajne aprobas ĝin. Ĝi proponas la formojn 'glaciaro' kaj 'glaciejo' ('Konstanta amaso da glacio en montaroj.') http://reta-vortaro.de/revo/art/glaci.html#glaci.0aro
La NPIV-an 'glaĉeron' ReVo eĉ ne mencias! Giridhar 08:37, 4. Sep 2008 (UTC)
- La NPIVa 'glaĉero' ankaŭ troviĝas en la vortarego "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto" de Krause sur la paĝo 559. Do la formo estas uzebla. Kore --Tlustulimu 08:52, 4. Sep 2008 (UTC)
- Mi povas konsenti ke "glaĉero" estas uzebla, sed ne ke ĝi estas uzinda. Laŭ mi la titolo estu "glacirivero". Marcos 22:40, 28. Mar 2009 (UTC)
- Ĉar dum multaj monatoj neniu kontraŭis mian ĉi-supran proponon ŝanĝi la titolon al "glacirivero", mi nun realigas ĉi tiun proponon. Marcos 21:07, 13. Dec 2009 (UTC)
- Krom la diskuto, nepre sekvi niajn ĉefajn vortprovizilojn. Se 'glaĉero' estas en PIV (inter iliaj fontoj) tiu estu la titolo. -- Yekrats 15:10, 19. Dec 2010 (UTC)