Diskuto:Glisparaŝutado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas renomi glisparaŝuton al paraglisilo (malplena artikolo), kaj revidi la enhavon de paraglisado por ĝi temu pri la sporto, ne pri la ilo. --Bea 08:37, 18. Okt 2007 (UTC)

Mi tamen preferas la titolon "glisparaŝuto" al "paraglisilo", ĉar ĝi pli efike uzas la Esperantan vortfaradon, anstataŭ enkonduki apartan radikon por ĉiu koncepto. Tial mi ankaŭ preferus ŝanĝi la titolon de ĉi tiu artikolo al glisparaŝutado. Kompreneble ni daŭre mencius la alternativajn nomojn "paraglisilo" kaj "paraglisado" en la artikoloj, kaj havus plusendilojn el tiuj titoloj. Kion vi opinias? Marcos 08:24, 19. Okt 2007 (UTC)