Diskuto:Golfeto Matagorda

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bajo estas neologismo diskutinda, ĉar baj aperas en PIV kiel onomatopeo por luldormi bebon, kaj pro tio bajo estus tia ago. Golfeto estas sufiĉe uzata. Oni devus ĉiukaze demandi diversajn diverslingvanojn, ĉu la diferenco inter golfo kaj golfeto estas sufiĉe grava por necesi du vortoj aŭ ne. Kelkaj lingvoj, ne nur angla, uzas tiun, ĉu aliaj ne?--kani 16:15, 20. Apr 2008 (UTC)

Mi fidis mian malgrandan vortaron sed nun konscias, ke "bajo" ne aperas en Reta Vortaro. Vi do verŝajne pravas. Mi alinomas la artikolon al "Golfeto Matagorda". Thomas Guibal 16:23, 20. Apr 2008 (UTC)

Dankon pro samopinio. Dume, mi serĉis en Vikipedio mem, kaj trovis 188 fojojn "bajo" sed preskaŭ ĉiam en hispanlingvaj kuntekstoj kaj kun hispanlingva signifo kaj 168 fojojn "golfeto" ĉiam (aŭ preskaŭ ĉiam) kun tiu menciita signifo.--kani 16:44, 20. Apr 2008 (UTC)