Diskuto:Goo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

2002

Mi pensas ke la titolo "Goo" plibonas ol "GOo" en enciklopedio. Se vi pensas ke "GOo" plibonas, ni povas ŝanĝi la artikolon al "GOo." Kion vi pensas? --Chuck SMITH

Dankon pro via redaktado. Jes, mi konsentas. --MORI Hitoshi

Mi provas, momente malsukcese, nombri la tiel nomatajn 'Ses Reguloj' per la simbolo '#'. Tamen ili estas nombrataj ade per la sama '1'. Del Castillo

Por #e sekvigi al la nombroj unu la alian, nepras ne apartigi la liniojn. Ĉiuokaze, vi anstataŭe povus rekte uzi la HTML-etikedojn OL, LI, ktp. --Brion VIBBER
Aŭ eĉ plibone, vi povus uzi 1, 2, 3...  :-) --Chuck SMITH marto 2002

2019

Hm, plendo de nekonatulo pri laŭdire manka stilo de la teksto pendas ĉi tie jam de julio 2011, kaj la teksto intertempe estis kunlaboraĵo de la semajno kaj ŝajne plurfoje vikipedia artikolo de la semajno, sen ke iu redaktanto vere okupiĝis pri tiu plendo. Mi nun same ne revizias la plenan teskton, nur ĝustigis kvin fuŝruĝajn internajn ligilojn kaj tri fuŝajn eksterajn ligilojn, kaj aldonis artikoletojn pri la variaĵo Sunjang baduk, pri la lernejo Honinbo kaj la titolo Godokoro, por iom plibonigi la aliron al la temo... ThomasPusch (diskuto) 10:29, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]