Diskuto:Gotika arkitekturo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La brika gotiko de la Balta regiono (bildo de Malbork) tute ne estas tipa, sed resultiĝis el la manko de utiligeblaj ŝtojoj. Estus pli bone preni ekzemplon el la plej evoluita gotiko el francio au okcidenta germanio. Eĉ "Kölner Döm", kvankam finfine rezulo de la 19-a jarcento taugŭ. La katedraloj, kiuj estis fin- au novkonstruitaj en tio ĉi periodo estas pli pli "puraj". Abunda materialo en la germana versio. -- anonima komento 15:08, 3 Apr. 2008‎

Mi ne finis redaktadon de la paĝo. -- Petr Tomasovsky 15:09, 3 Apr. 2008‎

Kara sennomulo, vi pravas, ke la manko de ŝtonoj kondukis al prefero de brikoj, same kiel okazis en la malaltebenaĵo de la rivero Pado en norda Italujo kaj en partoj de Bavarujo. Tiujn faktojn ankaŭ mencias la artikolo. Samtempe estas nedisputeble, ke la influo de la Hansa Ligo kaj la regado de la ordeno de germanaj kavaliroj en Baltujo disvastigis la gotikan arĥitekturan stilon en la baltamaraj landoj. Cetere, artikolo pri gotiko ne rezignu pri evoluoj en orientaj landoj, ĉar ĝuste tio ja dokumentas la revoluciecon de la gotika arĥitekturo.
Kion oni certe kaj prave povus riproĉi, estas la germanocentrismo (aŭ pli bone dirite, la germanlingvuja centrismo, kiu ja ankaŭ konsideras Aŭstrujon kaj Svisujon). Tiu ĉi kaŭzis la pli detalan prezentadon de german(lingvuj)aj evoluoj ol tiujn de aliaj landoj. Sed notu, ke la artikolo estas tradukaĵo de la germanlingva vikipedia artikolo Gotik. Se pri aliaj landaj evoluoj de gotika arĥitekturo mankas gravaj detaloj, mi ĝojus, ke vi enportu tiujn en la artikolon. Tamen mi plenumis la taskon, doni al eo.vikipedio-n artikolon, kies informabundo kaj amplekso estas supera al preskaŭ ĉiuj alilingvaj vikipediaj artikoloj samtemaj.--Longharulo (diskuto) 07:25, 26 Feb. 2015 (UTC)