Diskuto:Grafikaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio ne estas vortaro, sed ĉi tiuj lastatempaj matematikaj artikoloj estas tro etaj kaj vortarecaj. Mi rekomendus meti ilin ĉiujn kune kiel artikolon pri ĝeneralaj specoj de matematiko. Kriĉjo 21:13, 18. Okt 2003 (UTC)

Jes, vere. Tamen ĉiu ero el la vasta kampo de la matematiko certe meritas havi propran artikolon. Estus bonege, se iu povus iom plivastigi la unuopajn artikolojn (eble laŭ nacilingvaj artikoloj, mi pensas ke almenaŭ la angla kaj la germana VP-j havas jam relative ampleksajn ekvivalentojn), alikaze vere estus pli bone, kunmeti ĉion en unu artikolo. --Unukorno 20:56, 19. Okt 2003 (UTC) (bedaŭrinde tute senscia pri matematiko)

Kial la koncepto ne estas bezonata?[redakti fonton]

La opinio, ke la koncepto de grafeo ne estas bezonata, ĉar ĝi bazigas sur la koncepto de rilato, estas al mi nova kaj, momente, absolute nekomprenebla. Ekzemple oni povas paroli pri grafeo, kiu estas senkruciĝe desegnebla en du dimensioj. Ĉu tion oni diras pri rilato? Aŭ: oni parolas pri cikloj kaj plej mallongaj vojoj en grafeo. Mi neniam aŭdis ion tian pri rilatoj. Verŝajne eblas defendi la menciitan deklaron, sed indus fari tion per du aŭ tri frazoj. -- Umberto 06:47, 30. Mar 2005 (UTC)