Diskuto:Granda Loĝio de Brazilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kara Roberto, bonvolu uzi aŭ framasonaromasonistaro anstataŭ masonaro (masono en E. signifas la agon masoni). Krome estus bone klarigi, kion signifas la specialaj framasonaj nocioj 'oriento' kaj 'obeo'(se ne eblas esprimi tion alimaniere). Amikajn salutojn trans Atlantiko de Montanesko 07:44, 4. Feb 2005 (UTC)

Vere mi tute ne scias kiun estas oriento kaj obeo. Mi ne estas framasono, mi nur tradukis kaj adaptigis de oficiala retpaĝo de Granda Oriento de Brazilo. Roberto 07:53, 4. Feb 2005 (UTC)

Kara Roberto, vi vere estas kuraĝulo! Laŭ germanlingvaj fontoj oriento=loĝio kaj obe(antar)o = granda loĝiosuperloĝio. Montanesko 08:17, 4. Feb 2005 (UTC)

Okaze de esperantigo, eble aldonu la originalan nomon. Tio necesas por serĉi, kompari diverslingvajn artikolojn. Se mi konas la originalan nomon, eble mi povas kontroli ĉu jam ekzistas artikolo en la angla.Razilklingo 08:06, 4. Feb 2005 (UTC)

Danke, Montanesko, mi ne estas kuraĝa, mi estas freneza. Razilklingo, originale Grande Oriente do Brasil. Roberto 08:22, 4. Feb 2005 (UTC)


Ĉu ĝuste Granda Loĝio de Brazilo? Razilklingo 08:38, 4. Feb 2005 (UTC)

Mi pensas, laŭ la senco, ke Oriento estas Loĝaro, federacio de Loĝioj, aŭ iu simila. Granda Oriento havas loĝiojn! Vere ni bezonas Framasona Esperantisto kiu povus klarigi tion, sed mi pensas ke radiko Orient en tiu senco estas internacia, minimume al fakuloj.Roberto 08:45, 4. Feb 2005 (UTC)


[1] (Grande Lodge of Hungary) La Granda Loĝio entenas la loĝiojn ktp. la gazeto de la hungaraj framasonistoj nomiĝas Kelet (Oriento!) Oriente=Loĝio en ĉiu lingvo krom la brazila; ne enkonduku novajn esprimojn. Razilklingo 08:56, 4. Feb 2005 (UTC)

Certe estus plej bone se spertulo revizius. Tamen pri la demando de Razilklingo mi eltrovis almenaŭ tiom: Granda Oriento estas versio de Granda Loĝio, kiun uzas francaj framasonoj kaj verŝajne laŭ ilia ekzemplo ankaŭ la brazila GOB. Videblas, ke en ĉiuj aliaj sudamerikaj landoj oni ankaŭ parolas pri Granda Loĝio. (Granda Loĝio ampleksas pluraj loĝiojn.) Cetere laŭ mia konvinko la internacia senco estas tio. Montanesko 09:11, 4. Feb 2005 (UTC)

Do, ni movu, kaj estos la du serĉformoj. Roberto 09:18, 4. Feb 2005 (UTC)