Diskuto:Granda pando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonega artikolo, Sed tiu miksaĵo h-sistemo kun ĉapelita sistemo ĝenetas. Kaj la voĉsintezilo ne bone legas h-sistemo ĉar h ekzistas en esperanto.

Jen kion respondis la majstro pri tiu miksita maniero - nuntempe tre pli danĝare ĉar oni interagas sur la skribaĵoj:

La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi h anstataŭ supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio ankaŭ estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstataŭ per literoj ordinaraj, aŭ per literoj presaj anstataŭ skribaj, tiel same ankaŭ neniu povas protesti, se vi skribos per h anstataŭ supersignoj. Sed la demando estas, ĉu viaj korespondantoj estos kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli artifikan manieron kun h anstataŭ la pli simpla kun supersignoj. Tio ĉi sekve estas ne demando de permeso aŭ malpermeso, sed simple demando de gusto. Sed, se vi deziras anstataŭigi la supersignon en ĉ kaj ŝ, vi nepre devas anstataŭigi ĝin ankaŭ en ĵ, ĥ kaj ĝ, ĉar ĉiu el la ambaŭ skribmanieroj aparte estas permesita en nia lingvo, sed uzado de ia skribmaniero miksita estus jam arbitraĵo kaj kondukus al ĥaoso.

Respondo 45, La Revuo, 1908, Aŭgusto