Diskuto:Grandprinclando Litovio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sekcio "lingvoj" devus esti plene reskribita[redakti fonton]

Mi postulas, ke iu donu fontojn de la informo de la sekcio. Aparte min interesas almenaŭ unun fakton de uzado de la litova lingvo en kancelario de Litvo. Alie mi devos reverki la sekcion. --V. Šelechaŭ 13:14, 7 Sep. 2012 (UTC)

Mi konkretigis la komencon de la sekcio "lingvoj", aldone kreis ĝerman artikolon Princlando Litovio, plej minimuman, sed ampleksigeblan laŭ la alilingvaj tekstoj kaj pliaj fontoj, kaj aldonis eksteran referencon anglalingvan. Bedaŭrinde mi antaŭe ne vidis la peton. Sume mi tute ne konsentus ke "La sekcio lingvoj devus esti plene reskribita". En la angla vikipedio eĉ krom la teksto pri Princlando Litovio ekzistas dua artikolo aparte pri la latina termino Lithuania propria, pri la kerna teritorio de la posta Grandprinclando, sed eble estus iom tre streĉa detaligo same profundiĝi en la temon per eĉ du preskaŭ samtemaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 19:47, 23 Sep. 2015 (UTC)

Grandduklando aŭ grandprincolando?[redakti fonton]

Kial la plena nomo de Litvujo estas Grandprincolando, kaj ne Grandduklando? La regantoj de Litvujo havis titulojn de granddukojn (magnus dux Lithuan) ekzemple Vytautas. Grandprincoj estis nur (plen-)rusaj dinastioj (de Moskovio kpt.: Ivano la Tria) ThelmOSO (diskuto) 15:44, 20 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Estimata ThelmOSO! La situacio estas konfuza en la diversaj lingvoj. Kelkaj lingvoj distingas inter grandprinclando kaj grandduklando (legu en tiuj artikoloj), aliaj ne. En pluraj lingvoj la regantoj de Litovujo estas grandprincoj, en aliaj granddukoj. Ne ekzistas definitiva respondo kiun vorton oni elektu en Esperanto. Grandprinco same bone eblas kiel grandduko. - Sincere, Moldur (diskuto) 07:50, 19 dec. 2018 (UTC)[Respondi]
P.S. Estas bona kutimo en Vikipedio ke oni subskribu siajn diskuterojn, per aldono de ~~~~.
P.P.S. Ne ekzistas vorto "Litvujo". Estu "Litovujo"/"Litovio" (aŭ "Litvo")!
Verkante artikolon en Esperanta Vikipedio, anstataŭ cerbumi pri diversaj lingvoj oni unuavice serĉu Esperantajn fontojn kaj faru referencojn al ili. Dum en multaj Esperantaj gazetoj de la unua duono de la 20-a jc. troveblas la vorto grandduklando/granddukujo(1)(2), la vorton grandprinclando mi ne trovis (1)(2). Mi estas por ŝanĝo de la titolo al Grandduklando Litovio. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 07:20, 2 sep. 2020 (UTC)[Respondi]