Diskuto:Grupo de la perioda tabelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Singularo en la paĝa titolo[redakti fonton]

Mi rimarkis, ke Yekrats ŝanĝis "[Blokoj|Grupoj] de la perioda tabelo" al singularo; tion oni povas pravigi, sed ne plaĉas al mi la uzo de la difina artikolo: "La grupo de la perioda tabelo..." (komenco de la artikolo) sugestas, ke ekzistas nur unu tia grupo, kvankam ja estas 18.

Por eviti tiun miskomprenon mi preferus konservon de la pluralo, kiu tuj montras, ke estas pluraj.

- [[Vikipediisto::Ismo|Ismo]]

Nu, mi movis la paĝojn pro Vikipedio:Nomoj de titoloj kaj ĉar ĉiu alia intervikia samtema artikolo uzas la singulara. (Tamen, jes, la difina artikolo ŝajnis malĝusta. Mi disigis ĝin.)
Ĉu ĉi-tiu artikolo ŝajnas pli bona sen unua "La"? --Yekrats 20:05, 9. Nov 2004 (UTC)
Jes, al mi ĝi nepre ŝajnas pli bona. Dankon.
- [[Vikipediisto::Ismo|Ismo]] 2004-11-09 12:16 (UTC)