Diskuto:Gubernio Ĉiba

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial Chiba kaj ne Ĉiba ? Chiba ne estas konforma al esperanto. Arno Lagrange 10:57, 31. Mar 2004 (UTC)

Jes, "Chiba" ne estas konforma al esperanto. Kaj, prononco de "Ĉiba" estas simila al japanlingva "千葉". Verdire, oni kreus paĝon "Ĉiba", neprobleme en Esperanto.

Kvankam mi kreis la paĝon "Chiba" ,ĉar en-,de- kaj fr-vikio uzas titolon "Chiba",kaj "千葉" estas malpli konata ol Tokio,Osako,Kioto...ktp, kiuj Esperanto-vortiĝaj mondfamaj urboj

Ryoho 12:41, 31. Mar 2004 (UTC)

Mi do movis la paĝon kaj esperantigis sur ĝi ĉiujn ch sh w kaj y al ĉ ŝ ŭ kaj j. Estas nenia kialo ke en esperanto oni skribu japanajn nomojn per angla transkriba sistemo. Arno Lagrange 13:26, 31. Mar 2004 (UTC)
Cetere estas kadra fasona problemo en la artikolo, ĉar la listoj miksiĝas sur la sama loko ol la mapo, mi ne scias kiel korekti la problemon.
"Ĉiba" estas malpli konata ol Esperanto-vortigitaj lokoj (ekz. Hokkajdo, Okinavo). Sed,"Ĉiba" estas esperantiginda pro ĝia graveco.
Kvankam mi pensas ke pli bone estas skribi nomon de lokaj urboj per loka literumo:angla sistemo, ĉar plejparto de lokaj urboj estas nemondkonata kaj negrava.Ryoho 12:37, 1. Apr 2004 (UTC)
Kial homoj timas esperantigi proprajn nomojn? Do se ni agnosku ke franca aŭ angla formo estas pli komprenebla ol esperanta, do ni devas rezigni paroli Esperanton! Roberto 20:41, 15 okt. 2004‎ (UTC)

Mi emocie estas je via flanko. Sed pro ekvilibro necesas diri, ke la esperantistoj kaj vikipediaj uzantoj kiuj estas por uzo de "Chiba" kaj similaj ne-esperantaj nomoj, argumentas ke tio ne estas simple fuŝe angla nomo, sed oficiala japana latinliterigo laŭ la sistemo Hepburn, kiu anstataŭigis antaŭan, same norman sistemon Kunrei ("Tiba-"). Kaj la ideo de tiu sistemo Hepburn estas esti ne nur por la eble 2 milionoj da esperantistoj, sed esti norma latinliterigo por ĉiuj 8 miliardoj da homoj, eĉ se en la litova, larva, ĉeha, slovaka, kroata kaj slovena oni facile povas havi apartan nomon "Čiba", en Esperanto apartan nomon "Ĉiba", kaj ni diru en la germana formon "Tschiba" kaj nederlandlingve variaĵon "Tsjiba". Do la sistemo Hepburn celas ne esti "nur por usonanoj", sed celas esti "pli universala ol propraj latinliterigoj laŭ unuopaj lingvoj" (inkluzive de Esperanto). Sed tamen, estas pravigeble uzi propran latinliterigon laŭ unuopa lingvo (ĉi-tie laŭ logiko de Esperanto), se oni mencias en la unua frazo la informojn «La gubernio Ĉiba (Hepburn: Chiba-; Kunrei: Tiba-) 千葉県 [ĉiba-ken] ...» - tion la artikolo faras. Do la komenca variaĵo "Chiba" ne estis "por komplezi al idiotaj usonanoj kiuj komprenas nenion pri lingvoj", sed havis tute saĝan motivon de provo pri laŭebla universaleco. ThomasPusch (diskuto) 17:01, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]