Diskuto:Gvadalaharo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi dubas ĉu ŝanĝi la nomon de la urbo, kiu nun estas Gvadalaharo, ĉar ekzistas pluraj eblecoj: la litero u povas esti modifita kiel uv, kaj la j kiel hĥ. Mi mem preferas la formon Guadalaĥaro.

Krome, notu ke ekzistas urbo Guadalajara en Hispanio, kie lastatempe okazis pluraj aktivaĵoj rilataj al Esperanto. --aldonis, sen subskribo, uzanto Tonyo la 1-an de novembro 2004

Fakte nur duarange temas pri tio, kion unuopa uzanto pli ŝatus, sed unuarange temas pri tio ke esperantigo nur permeseblas se estas fidindaj kaj kontroleblaj referencoj, ke tiu esperantigo vere uzatas en la esperanta literaturo kaj gazetaro, en vortaroj kaj atlasoj. Ĉi tie, la plej renoma unulingva vortaro PIV tute ne konas esperantigon, tio kompreneble koncernas ambaŭ urbojn Guadalajara, kaj la "Poŝatlaso de la Mondo" Prago, 1971 de Ludmilla Jirousková kaj Bohumil Stehlík skribas en sia mapo 35 (pri Meksiko) nacilingve "Guadalajara" kaj en sia mapo 10 pri Iberio same. Sen ke aldoniĝos referencoj, eĉ retaj ligiloj de la urbaj esperanto-kluboj povos sufiĉi, necesos ambaŭ urbojn mencii en siaj hispanaj formoj "Guadalajara" kun prononcindiko Guadalaĥara. ThomasPusch (diskuto) 23:07, 25 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Kiel oni povas tiom blinde meti fremdlingvajn ŝablonojn kaj ne rimarki, ke ili tute ne funkcias en la esperanta projekto?

Iuj el tre multaj ekzemploj estas

... 1 °C aŭ 0 Ŝablono:Esd °C ...

  1. Ŝablono:Interreta rendevuo
  2. Ŝablono:Interreta rendevuo
  3. Ŝablono:Retejo rendevuo

Sufiĉas unu sekundon rigardi la rezulton kion oni ĵus faris, kaj senprobleme oni rimarkas ke oni kreis fuŝon. Fuŝoj ankaŭ povas okazi al tre spertaj uzantoj, sed oni devas kapabli rimarki ke oni faris ilin, kaj devas ripari ilin. En plej malbona kazo simple necesas malfari sian ĵusan redakton. ThomasPusch (diskuto) 22:42, 25 mar. 2024 (UTC)[Respondi]