Diskuto:Hadriano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la nomo Hadriano estas korekta?, el kie la H. Mi preferas simple Adriano.

Almenaŭ en la angla, la nomo de la imperiestro estas Hadrian. Kaj li ne estas forgesebla imperiestro en la anglalingva mondo ĉar li konstruis muron trans Brition. Mi supozas, ke la "h" ne estas prononcita en la franca kaj la hispana kaj malaperis. Sed la aŭtoritato en tiu kazo estas la latina literumado de lia nomo, kiu estis Hadrianus. -- 03:23, 22. Sep 2002 Stefano Kalb


Mi proponas jenan tradukon:

animeto svageta malmoleta
gasto kaj kunul' de l' korp',
kiu de nun loĝos en loko
pala rigida nuda
kie vi ne kiel kutime ludos.

Fabio Ruiz (Fabio Alonso Ruiz Ortega, 03:40, 3 jul. 2007‎ 189.166.176.207)