Diskuto:Henri Masson

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anonimulo dufoje aldonis ligilon al aspexplorer.livejournal.com/171575.html, franclingva, sen ajna klarigo. Mi ne komprenas la rilaton al Henri Masson kaj opinias ĝin komentinda. Kara anonimulo, bonvolu klarigi, aŭ mi proponos protekton de la paĝo. – Umberto 19:05, 30. Maj 2008 (UTC)

Ĉar mi parolas la francan, mi povas klarigi. Ĉi tiu estas paĝo de la taglibro de ulo, kiu ŝajne pasigas sufiĉe multe da tempo mokante kaj atakante esperantistojn, ĉefe Masson kaj aliulojn, kiuj liaopinie estas fanatikuloj. La aldono de tiu ligilo nur estas vandalismo. Mutichou 15:17, 11. Sep 2008 (UTC)