Diskuto:Heterotrofo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Heterotrofa)

la baza vorto de la radiko 'heterotrof' estas laŭ mi adjektivo, do la kapvorto estu "heterotrofa" —La komenton aldonis, sen subskribo, Wollfgang Bohr (diskuto • kontribuoj)

Saluton. Kial vi ne atendis la esprimon de opinio de alia uzanto? Kutime la artikoloj uzas substantivajn formojn en la titolo, se la titolo estas unuvorta. Sed ial en Nova PIV aperas la adjektiva formo heterotrofa. Tamen mi ne scias, ĉu ĝia difino rilatas al la vikipedia artikolo. Se jes, la alinomigo povos verŝajne resti. Ĉu estas iu fakulo pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 19:22, 28 Feb. 2013 (UTC)
Saluton, jes kutime la artikoloj uzas substantivajn sed tie laŭ la difino de PIV la alinomigo povus resti. --pino (diskuto) 08:47, 1 Mar. 2013 (UTC)
Aŭtotrofo ankaŭ Vi movos? Ĉu pli bone estos eble heterotrofa organismo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:36, 1 Mar. 2013 (UTC)

Ankaŭ bonvolu vidi la paĝon Diskuto:Aŭtotrofo. La vivuloj estu aŭtotrofuloj aŭ heterotrofuloj, kaj la vivmanieroj estu aŭtrotof(ec)o aŭ heterotrof(ec)o. Ĉiuokaze, mi pensus ke ambaŭ artikoloj estu same nomitaj (ekz. aŭtotrofo/heterotrofo, aŭtotrofulo/heterotrofulo, aŭtotrofa/heterotrofa), kaj mi preferus la substantivajn (o-finaĵajn) formojn. Osteologia (diskuto) 07:20, 7 mar. 2019 (UTC)[Respondi]