Diskuto:Hilario

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo diras, ke Hilario "sukcesis la kondamnon de Patriarko de Konstantinopolo Flaviano". Male, la germana vikipedio diras (mia traduko), ke li "kontraŭbatalis klare la kondamnon de Flaviano de Konstantinopolo" (bekämpfte er deutlich die Verdammung Flavianus von Konstantinopel ).

Mi markis la lokon per {{mankas fonto}}. Bedaŭrinde la aŭtoro de la artikolo, Roberto, ne plu aktivas en nia vikipedio, do ne eblas demandi lin.

Ekzistas artikolo de Deutschlandfunk, kiu raportas pri la temo:

Citaĵo
 Als es Patriarch Flavian von Konstantinopel seines Amtes enthob und den Papst exkommunizierte, schleuderte der päpstliche Gesandte Hilarius auf Latein sein Veto in die Marienkirche von Ephesus.   Kiam [la koncilio] eksoficigis patriarkon Flaviano de Konstantinopolo kaj ekskomunikis la papon, la papa nuncio Hilario latine ĵetis sian vetoon en la marian preĝejon de Efezo. 
— Peter Hertel

-- Aisano (diskuto) 11:47, 20 Jan. 2013 (UTC)