Diskuto:Hispanaj kaj hispanlingvaj personaj nomoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi uzas "ofte" tro... ofte -- :) 01:25, 15. Maj 2003 (UTC)

Bonvolu rehispanigi "Francisko KSAVERO". Laŭ mi ĝi ne estas sufiĉe internacie konata por meriti Esperantigon, kvankam la organizo kiun fondis Francisco XAVIER estas tre konata (multoble pli fama ol la fondinto mem).

Krome, tio estas malbona esperantigo. "X" ja ne reprezentas "KS" ĉi-kaze, sed mezepokan /ĥ/ (modernskribe "j" - komparu la "veran" prononcon de Mexico [MEĤik]), el pli frua /ŝ/. La etimo de la nomo fakte estas Eŭska, kie la litero X ankoraŭ estas /ŝ/: Etxeberria "La Nova Domo" (nomo de multaj bienoj en Eŭskio) > Xabi/Xabier > Xavier > Javier

Hm, eble mi ne tiom longe klarigu tiajn etajn aferojn venontfoje... :-)

--Bab

Ksavero aperas en PIV2.
Francisco XAVIER ne fondis jezuitojn. Li tamen estis unu el la unuaj. Li predikis en Oriento, ĉefe Hindio, mi memoretas, kaj mortis en Japanio. La jezuitojn fondis Ignacio DE LOYOLA (Ĉu Ignaco LOJOLA?).
Mi jam scias pri la etimologio. Laŭ mia kompreno, nomoj de sanktuloj (almenaŭ la ne-nunaj) kaj (almenaŭ eŭropaj) reĝoj kaj papoj estas adaptataj en ceteraj lingvoj krom Esperanto. La internaĉia uzo emas pli al laŭskribo ol al laŭprononco, ŝajnas al mi. Komparu Mexique, Meksiko, kaj Don Quixote (tamen donkiĥoto. Se mi bone memoras, preskaŭ neniu lingvo krom la euskaj prononcas [ŝabjer']. Hispane, ĝi estas [ĥabjer'], kaj, en la plimulto el la eŭropaj, (ĉu inkluzive la latina?) estas [ks...].
Do mi pensas ke estas almenaŭ pravigebla "Francisko KSAVERO". Mi, tamen, lasus la loknomon de lia sanktejo kiel Javier.
Do, kion ceteraj pensas malpli ŝoka?
-- :)