Diskuto:Historio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus enmetis la militon: Usona milito por sendependeco kaj mi scias ke ĝi estas uson-centrismo, sed mi ne scias kiel nomi ĝin. Kiel oni povas krei neŭtralan nomon por milito inter du landoj kiam kutime ambaŭ landoj nomas ĝin malsame?! --Chuck SMITH

Hmm, ĉu Milito inter Usono kaj Britio (1775-1783), Milito inter Usono kaj Britio (1812-1815), ktp? Iom seka, sed sufiĉe neŭtrala... krom la decido, kiun nacion oni enmetu unue... :P Ĉiuokaze, la artikolo en la Encyclopædia Britannica de 1911 nomiĝas "American war of independence", do ŝajne la Britoj ne tro koleriĝus pro ĉi tiu nomo. --Brion VIBBER
Nu, mi povus nomi laŭ alfabeta ordo...  :) --Chuck SMITH