Diskuto:Holarktiso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tut-arkta ekozono[redakti fonton]

Mi opinias, ke indus plu mencii la nomon "Tut-Arkta ekozono" en la artikolo. Mi estas profanulo pri ekologiaj regionoj kaj pri specifa ekologia ĵargono, kaj la esprimo "Tut-Arkta" tuj komprenigis al mi, pri kio ekzakte temas, dum "Holarkta" estus nekomprenebla sen tralegado de la artikolteksto. Amike, --WinstonSmith 14:18, 19. Apr 2010 (UTC)

Laŭenhave "tut-arkta" estas erariga ĉar ne temas pri "tute arkta" regiono. --Forstbirdo (diskuto) 08:18, 20 Feb. 2016 (UTC)
@Forstbirdo: Kial ne holarktiko? [1] estas esperanta fonto (ekstera de Vikipedio). Ankaŭ france "Holarctique", hispane "Holártico", angle "Holarctic". Mi dubas ke "holarktis-" estus komuna radiko en eŭropaj lingvoj.--Salatonbv (diskuto) 01:56, 21 Feb. 2016 (UTC)
Mi bazis min sur la latinaj formoj ĉar iam oni min atentigis pri la fakto ke "ik" estas neoficiala radiko signifanta "scienco" (ekzemple lingvistiko) . Ĉu ankaŭ estas fontoj (kvankam verŝajne nur de ununura homo) en Esperanto por "Palearktiko", "Nearktiko", "Afrotropiko"... (kio pri Orientalis)??? --Forstbirdo (diskuto) 09:25, 21 Feb. 2016 (UTC)
Almenaŭ "Palearktiko" estas en la sama tezo. Tamen, mi ne konas kiel Støp-Bowitz tradukus "Orientalis". Se "ik" estas neoficiala radiko, pri kio vi devas zorgi? "Meĥaniko", "elektroniko", "matematiko", "amiko"... ĉiuj estas bazaj radikoj. Plue kion vi intencas estas krei neoficialan radikon en Vikipedio krom se vi povas citi alian "esperantan" fonton. "Orientalis" en la latina origine signifas "orienta" (malokcidenta) kaj en la germana ĝi estas tradukebla al "Orientalische Region". La esperantaj vortoj kiujn mi menciis supre estas en la germana adjektive "mechanisch", "elektronisch", "mathematisch"... Ili ne estas "*meĥaniso*" aŭ "*elektroniso*" en Esperanto!
Cetere, kiel vi konfuziĝas en kelkaj viaj aritikoloj kun "palearktiko" kaj "palearkto"? --Salatonbv (diskuto) 13:38, 21 Feb. 2016 (UTC)
Laŭ mi holarktiso, palearktiso ... havas bonan fondamenton, oni povas certe batali sed la rezulto estos verŝajne malutila. Ni bezonas informoj pri ekozono ne titolmilito. --pino (diskuto) 19:35, 21 Feb. 2016 (UTC)
Mi dum multaj jaroj serĉis konvenan solvon por traduki la reciproke parencajn latinajn terminojn Palaearctis, Nearctis, Neotropis, Afrotropis, Orientalis, Holarctis tiel ke restu klara ilia parenceco. Ĝis nun mi pensas la laŭfondamenta transkribo (Fundamenta Gramatiko 15°) de tiuj (neŭtralaj) latin-sciencaj terminoj estas la plej bona solvo. Mi tute ne kreis novan neoficialan radikon : la radikoj estas "Nearktis", "Neotropis", "Palearktis", "Afrotropis", "Orientalis", "Holarktis".
Vi povas vidi ([2], [3], [4], [5], [6], [7]) ke ĝenerale iuj lingvoj preferas la latinan formon kun "s", aliaj la formon kun "k" (verŝajne sub influo de la angla kaj franca).
La "Orienta regiono" estas laŭ mi sufiĉe malklara por esti scienca termino. Estas multaj orientaj regionoj en la mondo. Pri "Orientaliso" ne estas duboj por sciencisto; estas la sama ol la "Orientalis" en la germana kaj la latina. Temas kompreneble nur pri fakaj biogeografiaj terminoj kiuj certe ne malfaciligos la tuttagan vivon. Sed laŭ mi ankaŭ Esperanto rajtas havi siajn fakajn terminojn. --Forstbirdo (diskuto) 20:25, 21 Feb. 2016 (UTC)
Mi montris la tezon ne por titolmilito. Estus bone oni citu ion alian en Esperanto ekster Vikipedio. La vikidatumoj estas nur kolektaĵo de vikipediaj artikoloj sed se mi elektus unun el ili, kie vi povas vidi "ĝenerale iuj lingvoj preferas la latinan formon kun "s""? Jen estas la ekzemplo de Holarktis d:Q847051:
  • -is 5
  • -iska, -icka, (sono [sk], [ck]) 2
  • -isch (sono [ŝ]) 1
  • -iczne (sono [c]) 1
  • -ika, ica, ico, ic, ique (sono [k]) 19
Aliaj
  • -holarkt 1 (hebrea)
  • -Jeonbukgu = Tut-norda regiono (korea)
Se vi preferas oni povas uzi la latinan (ortodoksan) nomon kiel titolo, kaj uzi esperantigeblan (prefere kun fontoj) vorton ene en ĝia artikolo. Alie, multaj botanikaj artikoloj devus alinomi al strangaj titoloj kiel Prosopiso pallida (Prosopis pallida) aŭ Cleidopuso gloriamarisa (Cleidopus gloriamaris). --Salatonbv (diskuto) 01:39, 22 Feb. 2016 (UTC)
Ne ni miksu la problemojn, sciencaj nomoj de plantoj estas neŭtralaj internaciaj vortoj kaj ĉestas reguloj por esperantigi ilin. Similaj oficialaj nomoj kaj normoj ne ĉestas en aliaj fakaj domajnoj. Oni povas debati, sed la nunaj nomoj estas rezultato de longan cerbumon kaj estas koheraj kaj logikaj. Ili ne estas eraro. Estas lingvo problemo, la principo de Esperanto estas povi paroli pri ĉiukazoj. Kion vi volas ? Ĉu vi volas, ke nun la principa aŭtoro ŝanĝi siajn titolojn ? Lasu minimumon da libereco al la aŭtoro. La rezultato de longa debato estos nur malkuraĝigo. Ni bezonas la laboron da seriozaj fakuloj. --pino (diskuto) 09:06, 22 Feb. 2016 (UTC)
Mi nun havas ioman alian opinion ol la debato de diskuto:ekozono, kiel kompromiso, mi proponas, ke ni uzu la titolon de la latina kaj eblan esperantigon en la artikolo. Ekzemple:

Holarctis[redakti fonton]

La Holarctis (latine "Tute Arkta") aŭ esperantigeble al holarkto estas biogeografia koncepto arigante la palearktan kaj la nearktan ekozonojn. Holarkto estas...

La kialo uzi nur "holarkt" kiel radiko estas ke eksemploj de esperantaj vortoj el la latina kun -is finaĵo estas:
  • turris > turo
  • vallis > valo
  • Neapolis > Napolo
Forstbirdo estas fakulo de ekozono, sed mi pensas ke aliaj ankoraŭ povas pripensi la lingvaĵon kune.--Salatonbv (diskuto) 02:59, 24 Feb. 2016 (UTC)
Citaĵo
 Les mots "étrangers" c.-à-d. ceux que la plupart des langues ont empruntés à la même source, ne changent pas en Esperanto. Ils prennent seulement l'orthographe et les terminaisons grammaticales de la langue. 
— Gramatiko de Esperanto 15°
Citaĵo
 La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo. 
— Gramatiko de Esperanto 15°
Citaĵo
 Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de la posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kriplaîon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenaîojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aû malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn. 
— Zamenhofo, Lingvaj Respondoj
Citaĵo
 Unu el la karakterizaĵoj de nia baldaŭ finiĝonta jarcento estas akcelanta plirapidiĝo en la evoluo de novaj sciencoj kaj teknikoj. Oni parolas pri eksplodo de scioj.

Ĉar objektoj (procesoj, fenomenoj) bezonas nomojn, por esti pritrakteblaj, la nombro de la nomoj de fakaj objektoj (procesoj, fenomenoj) kreskas sampaĝe kun tiuj. Alivorte : fakaj nomoj (fakvortoj, terminoj) eksplode plimultiĝas.
Kreskas kaj evoluas ankaŭ la ĝenerala lingvo. Sed pro la disbranĉigo kaj daŭra subdiferenciĝo de la sciencaj kaj teknikaj fakoj la nombro de la fakaj vortoj multoble superas la nombron de la "ĉiutagaj vortoj".
Tiu konstato principe validas por ĉiuj lingvoj. Tamen estas diferencoj:
Ĉar la granda plimulto de ĉiuj inventoj, malkovroj kaj evoluigoj okazas en la industrie evoluintaj landoj, la novaj objektoj ankaŭ tie ricevas siajn (originajn) nomojn. Do : la plimulto de la novaj objektoj estas nomataj en unu el la t.n. grandaj lingvoj (ĉepinte nun : la angla).

Aliaj, industrie malpli evoluintaj landoj, se ili volas fruktuzi la novajn inventojn, havas jenan elekton : aŭ ili enkondukos kun la objektoj ankaŭ ties originajn nomojn – t.e. uzi fremdajn vortojn en siaj propraj (malpli grandaj) lingvoj – aŭ ili devas traduki la nomojn de la objektoj – kaj tio signifas : krei novajn vortojn. 
— Wera Blanke 1995 : Fakvortoj en Esperanto – kion fari, se la vortaro ne plu helpas?, Deutsches Esperanto-Institut, Osnabrück, Esperanto-Dokumente 2, p. 22
Citaĵo
 Al la planita kaj planebla lingvo Esperanto aktuale mankas planante institucio, kiu, aparte por la faka aspekto, ne estas malhavebla. Sed dum ĝi mankas, ni ne havas alternativon al memhelpado : ni mem, Esperantistaj fakuloj, devas fari nian eblon por evoluigi nian fakan lingvon – esperende ne nur kvante, sed ankaŭ kvalite! 
— Wera Blanke 1995 : Fakvortoj en Esperanto – kion fari, se la vortaro ne plu helpas?, Deutsches Esperanto-Institut, Osnabrück, Esperanto-Dokumente 2, p. 23
Citaĵo
 Estas la tasko de ĉiu konscia Esperantisto firme kontraŭstari al ĉiuj devioj de la baza kodo. Tio kompreneble ne koncernas la neologismojn enkondukatajn laŭ la dekkvina regulo. 
— Rikardo Ŝulco, Sur la vojoj de la Analiza Skolo, p. 46
  • La Esperantigo de fakterminoj estas ege bezonata. Ĉu oni estonte uzos multegajn titolojn (en la Esperanta Vikipedio) en fremda lingvo (precipe en la angla) ĉar estus malpermisite traduki aŭ Esperantigi tiajn nomojn?
  • Zamemhofo kaj la Akademio rekomendas la Esperantigon de la propraj nomoj;
  • La Gramatiko de Esperanto 15° permesas la Esperantigon;
  • Ne estas striktaj reguloj pri la maniero de la Esperantigo de nomoj, sed laŭ la Fundamenta Gramatiko 15° oni reiru (laŭeble) al la formo kiu estas la fonto. Tie ĉi la koncernaj diversaj formoj en la diversaj lingvoj estas deformaĵoj de la origine en la latina lingvo kreitaj terminoj. Tial estas tute prirespondita uzi kvazaŭ senŝanĝe la latinan formon kiel bazon. Kio estus kontraŭ ties uzado kiel bazo por la Esperantigo? Kial oni devus eventuale uzi unu el la diversaj nacilingvaj derivaĵoj (la angla, la franca, la …). La originaj formoj estas Holarctis, …ktp. La Esperantigo do estas komforma al la Gramatiko de Esperanto : Holarktiso, …ktp.
  • Krome "Holarkto", "Holarktiko"…ktp estas evitendaj ĉar tiel aperigas "-arkta", "-arktika", "-tropiko" kiuj sugestas ekziston de (erarigaj) rilatoj kun la geografiaj nocioj "arkto", "tropiko", kaj eventuale "-ik" (scienco). Tiu ĉi lasta rimarkigis min uzanto Kani en 2009. Ne estas fakte senpera rilato inter "Arkto" (geografia nocio) kaj ekzemple Palaearctis (biogeografio nocio). Oni evitu ke ŝajnus ekzisti iu rilato surbaze de la aspekto de la nomoj.
  • Ĉu la mondo devas klare vidi ke la Esperantistoj devas honteme uzi latinajn, anglajn,…vortojn, ĉar Esperanto estus tiom mizera lingvo? Ne, ĉar pli ol la naciaj lingvoj Esperanto disponas pri rimedojn por racie ricixigi la lingvon laŭbezone : Esperanto estas planita kaj planebla lingvo. La precipa leĝo estas kaj estu la Gramatiko de Esperanto. Tiu ĉi diras i.a. ke ĉiuj substantivoj havu la finaĵon –o.
  • Se ni obstine pretendas ke en Vikipedio ĉiu ĝis nun ne uzita termino ne rajtas aperi, ni tute eraras. Tiamaniere ne estas eble krei modernan enciklopedion en nia lingvo. La sciencaj publikaĵoj estas ege maloftaj en Esperanto (kompare ekzemple kun tiuj en la angla). Pri multaj temoj verŝajne neniam aperos publikaĵoj, eĉ ne en 200 jaroj. Ĉu estas nia devo haltigi la evoluon de Esperanto kaj malhelpi la lingvon disvolviĝi al vera Internacia Lingvo (por la sciencoj)? Laŭ mi certe ne. Ankaŭ en la (ĝenerale malgrandaj) Vikipedioj por lingvoj kie ekzistas tre malmultaj aŭ eĉ neniuj skribitaj fontoj oni rajtas skribi artikolojn pri iu ajn temo. Tie evidente oni devas transkribi aŭ traduki multajn terminojn el la "grandaj" vikipedioj helpe de multa kreopovo. Kreinstigo ne estu forigata en Vikipedio. --Forstbirdo (diskuto) 22:26, 24 Feb. 2016 (UTC)
Komento Komento: @Forstbirdo: La Fundamenta Gramatiko 15° ne diras pri kompleta vortformo kun sufikso. Kiel mi menciis supre, "valo", "turo" ktp ne inkluvizas latinan sufikson. Oni foje forigis eĉ necesan vokalon de origina radiko (ekz "suŝio" el japana "sushi" estas bona, sed "sashimi" ne iĝas "saŝimio" sed "saŝimo"[8]).
Tamen, en kelkaj okazoj, esperantaj vortoj el la latina devas enhavi la parton de sufikso. "Datumo" estas el "datum" pro "dato" jam ekzistanta, kaj "koruso" (ĥoro) estas el "chorus" por eviti krei homonimon de "koro".
Do, kun kio konfliktas "holarkto"? Vi kreis kategorion "Kategorio:Plantoj el la Palearkta ekozono". Vi jam konfesis ke Palearktiso estas superflua, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 13:35, 25 Feb. 2016 (UTC)
Mi longe serĉis por trovi bonan solvon, kaj ĉion konsideris. Mi jam eksplikis pri la "arkt" ĉi-supre. La substantivo estas Holarctis. Ekzemple ekzistas ankaŭ Sorbuso (PIV 2002, p. 1064) derivita de Sorbus. Helpe de ekzemploj oni nenion pruvas. Pri la Esperantigo ne estas veraj reguloj : oni serĉas la plej bonan solvon laŭ la cirkonstancoj. Tie ĉi estas interese ke la diversaj ekozonoj kiuj havis origine latinan nomon povas esti Esperantigitaj aldonante nur la "-o". Por tiuj kiuj volas oni eĉ povas diri laŭfundamente Holarktis', Palearktis', ktp. kvazaŭ oni nenion Esperantigis...--Forstbirdo (diskuto) 14:02, 25 Feb. 2016 (UTC)
@Forstbirdo:Dankon pro via rapida respondo. Tamen, bonvolu legi denove:
"Do, kun kio konfliktas "holarkto"? Vi kreis kategorion "Kategorio:Plantoj el la Palearkta ekozono". Vi jam konfesis ke Palearktiso estas superflua, ĉu ne?"--Salatonbv (diskuto) 14:21, 25 Feb. 2016 (UTC)
"Kategorio:Plantoj el la Palearkta ekozono" estas malnova; ĝi estas anstataŭenda per "Kategorio:Palearktisa flaŭro". Antaŭ ol demandi la forigon de tiu mi devas adapi la diversajn artikolojn kun la malnova nomo. Mi jam eksplikis dekfoje ke la "-arkto" estas evitenda ĉar ĝi sugestas ke ekzemple Palaearctis estus iu ekskluzive arkta teritorio, kiu estas tute erara. Pri terminoj estas certe bone ke oni tuj vidas pri kiu (ne) temas. --Forstbirdo (diskuto) 17:13, 25 Feb. 2016 (UTC)
Mi interesus scii pri kiuj temoj vi redaktas en Vikipedio. Bonvolu doni aŭ indiki min listeton de viaj artikoloj. Antaŭan dankon! --Forstbirdo (diskuto) 17:17, 25 Feb. 2016 (UTC)
Vi eble volas kritiki min ke mi kreis artikolojn malmulte (vi povas vidi mian laboron en la kontribuoj de mi kaj miaj robotoj, sed multaj forigitaj artikoloj kaj kategorioj ne estas en la listo de kontribuoj), sed bonvolu esti pli pacienca. Ni baldaŭ atingi interkonsenton: mi nun konsentas uzi la originan latinan radikon (ne tut-arkto ktp), kaj ni konsentas elekti unu formon el Palearktiso kaj Palearkto en Vikipedio. Mi ankoraŭ preferas vian malnovan kategorian titolon. Palearkto kaj Nearkto estas simplaj kaj sufiĉaj. Vi volas eviti la parton de la ekzistanta radiko "arkt-o". Sed kial vi ne zorgas "ne-" en "Ne-arkt"? Kion ni diskutas estas neologismo. "Holarkt-", "Nearkt-" estas tute novaj vortoj kaj ne rilatas "arkto", "ne", "holo(?)". Vi klare skribas en la artikolo ke "holarkto" ne estas "tuta arkto". Tio estas sufiĉa, ĉu ne? Ankaŭ per elekti nur la parton "holarkt" sen -is-, ni ne devas klopodi elstarigi ke "ĝenerale iuj lingvoj preferas la latinan formon kun "s"", nek batali kun la angla kaj franca kun -ic/-ique.--Salatonbv (diskuto) 21:36, 25 Feb. 2016 (UTC)
@Forstbirdo: Resume, ĉu bonaj estas "Nearkto", "Neotropo", "Palearkto", "Afrotropo", "Orientalo", "Holarkto"? Kukurbo (latine cucurbita) ne estas urbo sed estas ĵusta (ne "*kukurbito*"). Kastelo ne estas stelo. Aŭgusto ne estas bongusta. Okcidento (latine occidentalis) ne rilatas al dentoj, sed ni ne ŝanĝas ĝin al "*okcidentaliso*". Ekozono "Orientalo" estus sufiĉa por distingi sin de la direkto "oriento", ĉu ne ?--Salatonbv (diskuto) 13:11, 28 Feb. 2016 (UTC)
Mi tute ne komprenas la kialon de via propono. Mi konservis la nomojn (aldonante nur la bezonatan finaĵon -o) tiajn kiajn ili estas latine aŭ germane. Holarktis', Palearktis', estas kvazaŭ oni uzas la originalajn nomojn. Mi enkondukis la temon (estas ege malmulte skribita en Esperantujo) en vikipedio kaj redaktis centojn da koherajn artikolojn pri ĝi. Neniu plendis pri mia verko, kontraŭe. Kion pli?
Citaĵo
 La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo. 
— Gramatiko de Esperanto 15°

--Forstbirdo (diskuto) 19:03, 28 Feb. 2016 (UTC)

@Forstbirdo: Bonvolu legi la tutan parton de la Gramatiko de Esperanto 15°
Citaĵo
 La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto. 
— Gramatiko de Esperanto 15°
Citaĵo
 ...et former les autres d’après les règles de la langue internationale. Ex.: tragédie ― tragedi'o, tragique ― tragedi'a. 
— franca Gramatiko de Esperanto 15°
Citaĵo
 ...according to the rules of the international grammar, e. g. teatr'o, „theatre”, but teatr'a, „theatrical”, (not teatrical'a), etc. 
— angla Gramatiko de Esperanto 15°
Klarigite de la ekzemploj de la franca kaj angla versioj, la Gramatiko de Esperanto 15° ne regulas ke oni ne ŝanĝu la tutan vorton enhavantan sufikson, sed ne ŝanĝu "vorton fundamentan"/radikon. La latina vorto ūniversālis ne estas *universaliso*, sed universalo en Esperanto.
Nombro Singularo Pluralo
Kazo / Genro Vira/Ina Neŭtra Vira/Ina Neŭtra
nominativo ūniversālis ūniversāle ūniversālēs ūniversālia
genitivo ūniversālis ūniversālis ūniversālium ūniversālium
dativo ūniversālī ūniversālī ūniversālibus ūniversālibus
akuzativo ūniversālem ūniversāle ūniversālēs ūniversālia
ablativo ūniversālī ūniversālī ūniversālibus ūniversālibus
vokativo ūniversālis ūniversāle ūniversālēs ūniversālia
La germana vorto por palearctis ne estas *paläarktisisch* sed paläarktisch (paläarktische Region). En la nederlanda, neotropis ne estas *neotropisisch* sed neotropisch gebied.--Salatonbv (diskuto) 02:21, 29 Feb. 2016 (UTC)
Bonvolu ĉesisigi tiun sencesan neutilan diskuton. Pri la helplingvo Esperanto ne estas reguloj dirantaj kiel oni Esperantigu. Ekzemple Zamenhofo kreis "planedo" simple por eviti la similecon kun "eta plano". Mi trovis koheran solvon kiu estas ege klara. Mi nepre ne akceptas terminojn kiajn "nearkta" = ne arkta. Mi denove demandas vin kiujn artikolojn vi mem redaktis. --Forstbirdo (diskuto) 07:14, 29 Feb. 2016 (UTC)
@Forstbirdo: Mi jam diris ke vi povas vidi miajn kontribuojn Specialaĵo:Kontribuoj/Salatonbv, Specialaĵo:Kontribuoj/Salatonbot, d:Special:Contributions/Salatonbv ktp.
Kial ne Aŭstraliso estas nur Aŭstralazia ekozono inter la ekozonaj artikoloj?--Salatonbv (diskuto) 02:00, 1 Mar. 2016 (UTC)
Mi dankas pro la informoj pri viaj kontribuoj, bonvolu senkulpigi min pro mia distriĝemo ! Mi komprenas ke la ne-inkludo de io kia ekzemple Aŭstraliso ŝajanas unuavide kaprica kaj ne-klara por la ne-fakuloj. Sed la sciencohistorio de la "ekozonoj" (nuntempa vorto..., antaŭe oni parolis pri regionoj, regnoj,...) estas longa kaj iom kompleksa. La ekozonoj kiaj ili estas prezentitaj en miaj kontribuoj reflektas la nuntempan version de la scio; ili ne tute kongruas kun tiuj origine agnoskitaj. En la komenco oni konsideris nur tiun parton de la tersurfaco por la teritorioj tiam bone konataj. Tiam estiĝis la biogeografiaj nomoj de Palaearctis ...Orientalis kiujn la diskuto ĉi-supre pritraktas. En tiu tempo Aŭstralio, Antarktiko, ... ne jam estis tre bone esploritaj aŭ malkovritaj. Oni parolis pri iu nebula Australis (kiu poste naskigis la nomon de la insulo "Aŭstralio"), do geografia termino. Alia historia komplikaĵo ankaŭ estas ke ĝis relative freŝdate oni havis du pli-malpli diferencajn sistemojn unuflanke por la plantoj, aliflanke por la bestoj. Nur en la dua duono de la 20-a jarcento, pro la disvolviĝo de la ekologio, oni kreis unecan sistemon, ĉar plantoj kaj bestoj fakte ege interrilatas. Ĉirkaŭ 1975 Udvardy kreis la unuecan sistemon kiun poste la sciencistoj de la WWF disvolviĝis al la nuntempe ĝenerale agnoskita sistemo de la ekozonoj. En ĝi ludas la t.n. Linio de Wallace gravan rolon. Oni ankaŭ sciu ke Aŭstralazio (geografia nocio) kaj la Aŭstralazia ekozono (biogeografia nocio) ne kongruas. Mallonge, tiu ĉi ekozono estas freŝdate difinita, kaj en la nuntempo la sciencistoj ne plu skribas latine. Same por la Pacifika kaj la Antarktika ekozonoj, freŝdataj nocioj. --Forstbirdo (diskuto) 12:11, 3 Mar. 2016 (UTC)

Terminaro ekozonoj : diversaj ekzemploj[redakti fonton]

  • Herzoo, Th. Drei neue Ceratolejeunea-Arten aus der Neotropis, Physical description, Botanic garden, p. 20-24
  • Grünwaldt, W.; Osytshnjuk, A.Z.; Scheuchl, E. 2005 : Neue Andrena-Arten aus der Paläarktis (Hymenoptera : Apidae : Andreninae), Ansfelden, Series: Entomofauna [B. 26, H. 19, S. 349-368]
  • Irmler, Ulrich 1981 : Neue Arten der Gattung Mimogonia Coiffait (1978) aus der Neotropis (Coleoptera, Staphylinidae) , Krefeld, H. 3, p. 143-152, Series: Entomol. Blätter [Bd. 77]
  • Kienzle, Wilhelm  : Aktivitätsperiodik neotropischer Vögel im Vergleich zu palaearktischen und holarktischen Arten , Additional title: Dissertation (...) Tübingen. # Dissertation : Dissertation (...) Tübingen.
  • Kirschenhofer, E. 2000 : Neue und wenig bekannte Panagaeini der östlichen Paläarktis sowie der Orientalis (Coleoptera, Carabidae) , Ansfelden, Series : Entomofauna [Bd. 21, H. 29]
  • Kirschenhofer, Erich 2008 : Neue und wenig bekannte Chlaenius-Arten der afrotropischen Region (Coleoptera, Carabidae), Ansfelden : Schwarz,9-60 p., Series: Entomofauna : Zeitschrift für Entomologie [29,2]
  • Kramer, Wolfgang 1980 : Tortula Hedw. sect. Rurales De Not. (Pottiaceae, Musci) in der östlichen Holarktis, ISBN 3768212661, Vaduz : J. Cramer,, 165 p., 9 Abbild. 29 Tafeln, 2 Karten
  • Pintera, A., 1987. Taxonomic revision of the species of genus Chaitophorus in Palaearctis (Homoptera: Aphidoidea). Berlin: Humboldt-Universität zu Berlin, Museum für Naturkunde, Offprints and pamphlets: 61071
  • Reinig, W.F. 1937 : Die Holarktis : ein Beitrag zur diluvialen and alluvialen Geschichte der zirkumpolaren Faunen- und Florengebiete , Jena.
  • Simbolotti, G. and Achterberg, C. :. v., 1992. Revision of the West Palaearctis species of the genus Bassus Fabricius (Hymenoptera: Braconidae). Leiden: Nationaal Natuurhistorisch Museum, ISBN 9073239125
  • Simbolotti, G. and Achterberg, C. :. v., 1999. Revision of the West Palaearctis species of the genus Agathis Latreille (Hymenoptera: Braconidae: Agathidinae). Leiden: Nationaal Natuurhistorisch Museum, ISBN 9073239702
  • Theischinger, Günther 1979 : Neue Taxa von Lunatipula Edwards aus der mediterranean Subregion der Palaearktis (Diptera, Tipulidae, Tipula Linnaeus). I : fortsetzung, Amsterdam, Institute of Taxonomic Zoology, Series: Zoological Museum
  • Petkovski, Trajan K. 1986 : Zur Taxonomie des Genus Mesocyclops G. O. Sars 1914 (Crustacea, Copepoda Cyclopoidea) in der Neotropis, Skopje : Musei Macedonici Scientiarum Naturalium, n° 3/149, p. 47-79, Series : Acta Musei Macedonici Scienciarum Naturalium, [vol. 18]
Citaĵo
 …Het noordelijk gebied, Holarctis, omvat Noord-Amerika en Eurazië ten noorden van de Sahara en de Himalaja, en valt uiteen in Palaearctis (Europa plus het gebied rondom de Middellandse Zee en Azië ten noorden van de Himalaja) en Nearctis (Noordamerika tot aan de Mexicaanse hoogvlakte)…Het oostelijk gebied, Orientalis, omvat Azie ten zuiden van de Himalaja en reikt zuidoostwaarts tot en met de eilanden Sulawesi en Lombak… 
— Grote Winkler Prins Encyclopedie in 26 delen, 1979-1984, deel 2, p. 414
Citaĵo
 …Holarctis is verdeeld in een aantal regionen De noordelijkste regio van Holarctis is de Arctische regio, de zone in het Noordpoolgebied ten noorden van de boomgrens… 
— Grote Winkler Prins Encyclopedie in 26 delen, 1979-1984, deel 11, p. 403
Citaĵo
 …Neue Gattungen wurden für Arten bzw. Artengruppen in den Familien der Caprimulgidae, Thamnophilidae, Furnariidae (je eine) und Dendrocolaptidae (zwei) eingeführt. Geordnet nach Zahl der Gattungen, Arten und Unterarten gliedert sich die Herkunft der Taxa wie folgt: Neotropis (4/4/7), Süd-Pazifik (-/-/2), Afrotropis mit Madagaskar (1/1/-), Australasia (-/-/2), Paläarktis (-/1/1). Ein neuer Name wurde für eine neotropische Bussard-Subspezies vorgeschlagen. … 
— Martens, Jochen and Bahr, Norbert, n.d. Dokumentation neuer Vogel-Taxa, 6 - Bericht für 2010 ; Documentation of new bird taxa, part 6 : report for 2010. (s.l.): (s.n.), Goethe-Universität Frankfurt am Main: Hochschulpublikationen, 2012-11-27


En 2009 mi komencis Vikopedie pritrakti kiel iniciatinto la temon de la ekozonoj, kaj tial mi bezonis la Esperantajn ekvivalentojn de la parencaj sciencaj- latindevenaj terminoj : Afrotropis, Holarctis, Nearctis, Neotropis, Orientalis, Palaearctis. Tiuj estas terminoj kiuj naskigis diversajn derivitajn formojn laŭ la diversaj lingvoj. Tiuj nomoj ĝis nun ne troviĝas en la Esperantaj vortaroj laŭ mia scio. Bedaŭrinde estas troveblaj ankaŭ nur tre malmultaj koncernaj Esperantlingvaj publikaĵoj.

Mi antaŭe konstatis ke klopodo por kunmetaĵe krei la nomojn, laŭenhave ne estis kontentiga kaj certe konfuziga por la internacia sciencistaro. Krome, en preskaŭ ĉiuj lingvoj oni transkribe, ne traduke, obtenis la necesajn terminojn. Fakte temas pri propraj nomoj de teritorioj sur la tersurfaco, kvazaŭ similaj al geografiaj regionoj.

Surbaze de la Universala Gramatiko 15°, kreado de neologismoj estas permesebla. La Esperantig-maniero ne estas ligita al striktaj reguloj. Tamen oni konstituu novajn terminojn prefere tiamaniere ke oni evitu laŭeble similecojn kun jam ekzistantaj vortoj aŭ radikoj. Tiel Zamenhofo elektis ekzemple germanajn aŭ slavajn radikojn kiam la latinaj aŭ latinidaj modeloj estus estintaj konfuzigaj. Li ankaŭ kreis, ŝajne kaprice, ŝanĝiĝojn de la modeloj. Ezemple "planedo" anstataŭ "planeto" (eta plano?). La demando estas sur kiu bazo oni starigu la Esperantigon, speciale kiam ekzistas pluraj eblecoj (kiel tie ĉi).

Estas fakto ke preskaŭ ĉiuj sciencaj publikaĵoj nuntempe estas anglalingvaj kaj ke do multfoje la ekozonoj estas menciitaj en la sciencaj publikaĵoj laŭ la angla deformaĵoj de la originaj latinaj fonto-nomoj. Sed nenio devigas nin pro tio preferi la anglalingvajn terminojn kiel bazon por la Esperantigo. Helpe de la anglalingvaj terminoj, laŭ mi ne estas eble obteni koheran kontentigan rezulton. La apero de eventualaj -ik (scienco ?), -tropik (tropiko ?), -arktiko, - (arkto?) estas nedezirinda. Ekzemple "Nearkta" = Ne arkta (?) estus konfuzinta termino. Oni sciu ke la diferencaj ekozonoj ofte estas grandegaj teritorioj kiuj certe ne estas ekskluzive arktaj aŭ tropikaj.

Nur post pluraj klopodoj kaj longa cerbumado mi trovis laŭ mi tre internacian, simplan, homogenan kaj koheran solvon : "Afrotropiso", "Holarktiso", "Nearktiso", "Neotropiso", "Orientaliso", "Palearktiso". Se la germanlingvanoj rajtas diri "die Afrotropis", "die Holarktis", "die Nearktis", "die Neotropis", "die Orientalis", "die Paläarktis" (kaj simile diverslingve) …, ĉu ne la Esperantistoj?

La diferencaj ekzemploj ĉi-supre servas por montri ke la origine latinaj adjektivoj (havantaj genitivajn finaĵojn), bone internacie konataj de la fakuloj, estas konsiderataj (ankaŭ) kiel substantivojn en la diferencaj modernaj lingvoj, do ankaŭ Esperante. (France : le paléarctique ; Angle : the Palearctic; Itale : il paleartico, Germane : die Paläarktis ; hispane : la Paleártico, Nederlande : de Palaearctis ....) --Forstbirdo (diskuto) 19:39, 3 Mar. 2016 (UTC)

Forstbirdo dankon pro montri multajn fontojn en la angla kaj germana uzantajn la latinajn vortojn "Neotropis", "Afrotropis" ktp. Tamen, vi ne montris Esperantajn fontojn. Plue, nenie estas anglaj aŭ germanaj vortoj, kiuj havas en siaj radikoj la originajn latinajn vortojn kun la sufikso -is. Nenie estas "Neotropisic", "Paläarktisisch", "Holarctisique", aŭ "Orientalisico": Neniu lingvo havas tiajn radikojn, kiel mi montris supre.
Ĉu vi unue publikigis vian esploradon en Vikipedio? Eĉ kvankam vi estas fakulo, vi devas uzi fontojn kaj klarigi kial la Esperanta titolo estas Pacifika ekozono sed ne Oceania ekozono kiel ĉiuj aliaj lingvoj nomas kun iliaj tradukoj (d:Q303045). Vi diris ke "Nearkta" estas evitenda, sed vi iame uzis tion kaj ĝi ankoraŭ estas ekzemple en la priskribo en [9]. Eĉ se oni estus fakulo, neniu povus posedi artikolojn (d:Q4663994). Vi ne povus persekuti iun eĉ se oni estontece ŝanĝus "viajn" artikolojn al "Nearkto", "Plearktiko" ktp (vidu ankaŭ rajtocedo).
Ĉu vi citis iujn Esperantajn fontojn en ekozonaj artikoloj? Mi pensas ke mi estis la unua kiu citis Støp-Bowitz. Vi ankoraŭ estas konfuzita kaj uzas la vorton kian "Antarktiko". Laŭ PIV, tio estu "antarkta" aŭ "antarkta regiono = antarktio". Ĉu vi vere estas memcerta ke via nuna Esperantigo (Nearktisa) estas perfekta kaj via malnova (Nearkta) estas tute erara, kvankam vi diras ke vi estas meza nivelo de Esperanto? Ĉu vi memoras ke ne estis interkonsento pri via vorto "Nearktiso" kiel Paul Peeraerts kaj Bertilo Wennergren kontraŭis (Diskuto:Nearktiso)?
Se vi trovas iujn ajn ekstere publikitajn fontojn (libroj, artikoloj ekzemple de S-ro Cyreen Knockaert) kiuj uzas la Esperantajn terminojn "Orientaliso", "Palearktiso" ktp, ni Vikipediistoj ĝoje citos tion kaj feliĉe decidos la artikol-titolojn.--Salatonbv (diskuto) 03:33, 6 Mar. 2016 (UTC)
Citaĵo
 …laŭ la §15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ĝia naskiĝo… 
— Zamenhofo, Lingvaj Respondoj (1911)

Bonvolu senkulpigu mian distriĝemon pri la Antarkta ekozono.

Kiun terminon SB proponis por Orientalis ? Ni havu racian, koheran, laŭeble internacian kaj neŭtralan, solvon por la tutaĵo. Se SB havas tion, por mi tute ne estas problemo uzi liajn proponojn (eĉ se estus la sola publikigita fonto en Esperantujo). Ni tamen ne akceptu senpripense ion ĉar estas jam surpapera. Se oni tiel agas ĉe la Esperanta Vikipedio, tiu ĉi ne estas por mi taŭga laborkampo.

Kiam mi komencis kontribui al la Esperanta Vikipedio en 2009, mia celo estis laŭeble kontribui koncerne la nesufiĉe ekzistanta scienca Esperanta terminaro kaŭze de la ege malabunda, malfacile trovebla, eĉc mankanta fontaro. Esperanto estas nur parte disvolviĝinta lingvo, speciale rilate al la tekniko kaj scienco. Ĉu vi iam eniris Esperantan bibliotekon? Kia estas tie la proporcio de la natursciencaj publikaĵoj? Ĉu vi scias? Eĉ se iu nova vorto estas publikigita per unu homo, tio ne ĉiam estas sekvenda. Li aŭ ŝi ne ĉiam faris la plej racian aŭ internacian elekton aŭ ne atentis pri la kunteksto (=la tutaĵo de la diferencaj parencaj terminoj) . Estas kararakterizo de Esperanto ke kiu ajn Esperantisto rajtas krei novan vorton surbaze de internacie konata termino. Evidente oni ne faru tion senbezone, kaprice, malracie, nepripensite, kiam la termino jam ekzistas en la vortaroj. En tiu ĉi kazo la terminoj NE ekzistas en la vortaroj.

En "Wikipedia" ĝenerale tio kio (i.a.) estas grava estas la kontrolebleco kaj la evito de originala esplorado. Temas pri faktoj aŭ ideoj (pri tiuj ĉi oni havu fontojn, konsentite). Se mi skribas "Orientaliso", tio ĉi estas perfekte kontrolebla ĉar mi eksplikis ke tio estas la transkribo de termino internacie konata de la fakuloj (unuaranga fonto!), aldonante nur la universal-gramatike devigan aldonon –o por substantivoj. Ne estas originala esploro ĉar mi ne disvolvis novan koncepton aŭ menciis novajn faktojn. Mi tute ne enkondukis kaprican, eraran aŭ mensogan informon. Mi ne inventis faktojn, ne prezentis novajn ideojn aŭ novajn nociojn, ne menciis personan opinion.

Se ne estas eble kontribui al la Esperanta Vikipedio, enkondukante prudente, pripense, kontroleble kaj racie la bezonatan terminaron, tiam mi ne volas aŭ povas plu kunlabori. En Esperanto regu nur la Fundamenta Gramatiko kaj la racio. En Vikipedio ne regu eraraj opinioj pri kontrolebleco kaj origina esplorado.

Ekzemple por la okcidentflandra (vls) Vikipedio kvazaŭ ne ekzistas publikigitaj fontoj. Tie ĉi vikipedio-kontribuanto devas verki sen okcidentflandraj fontoj (neniuj libroj, neniuj revuoj, neniuj gazetoj) ĉar ili tutsimple ne ekzistas. Ne estas eĉ gramatiko aŭ fiksita ortografio. Ĉiu skribas laŭ sia memoro. Kompreneble ĉiu kontribuanto estas nacilingva okcidentflandro kaj ege repektas siajn kolegojn. Tamen oni povas pritrakti ĉiuj ajn temoj ! (Kia hororo por iuj betonkapaj Esperantaj Vikipediistoj !). Konkludo : ne estas eble vikipediumi en la diverslingvaj vikipedioj tute sammaniere ĉar la eblecoj de ĉiu lingvo diferencas de tiuj de la precipa Vikipedio (la Angla) kaj la nombro kaj kvalito de la publikaĵoj estas tre diferencaj por ĉiu lingvo. Ekzemple Esperanto havas kxazaŭ neniujn sciencajn publikaĵojn kompare kun la angla lingvo. Sed Esperanto havas lingve multe pli da eblecoj de vortkreado surbaze de la Fundamenta Gramatiko ol kiu ajn nacia lingvo.

Publikigi ion pri la ekozonoj efektive estus certe ne malbona ideo. Tamen mi ne estas sciencisto pri la temo, nur simpla tradukisto. Mi ne povas prezenti novajn faktojn, konceptojn aŭ opiniojn. Eble mi estonte faru en Monato ĝeneralan artikoleton pri la Monda Natur-Fonduso (WWF) kun flankaj informoj pri la ekozonoj. --Forstbirdo (diskuto) 19:06, 10 Mar. 2016 (UTC)

Landonomoj[redakti fonton]

Oni vidu [10] kaj respektu la elekton de la precipa redaktinto ! Dankon al ĉiuj toleremaj personoj. --Forstbirdo (diskuto) 08:18, 20 Feb. 2016 (UTC)