Diskuto:Homedoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ PIV la ĝusta vorto estas "homedo", ne *hominedo*. Ĉu iu protestos, se mi ŝanĝas al la PIV-a formo? Bertilo WENNERGREN

Fakte, mi ne scias ĉu temas pri samaj aĵoj - Homidae kaj Hominidae? Homidae (kaj eble homedoj) ŝajnas iomete eksmoda

En PIV estas uzata Esperanta sufikso ED, kaj el la radiko HOM oni per ĝi formas la vorton "homedoj", kaj ĝin difinas kiel "Familio (Hominidae) de primatoj, entenanta la ĉimpanzojn, la gorilojn kaj la homenojn" (laŭ la Nova PIV). La vorton "homenoj" (faritan per la sufikso EN), la Nova PIV difinas kiel "Subfamilio (Homininae) de homedoj, ampleksanta la aŭstralopitekojn, la parantropojn, la fosiliajn kaj la nunan homojn. Oni trovas ankaŭ "homoideoj" = "Superfamilo de primatoj (Hominoidea) entenanta tri familiojn: la gibonedojn, la orangutanojn kaj la homedojn". Rimarku ĉi tie ankaŭ la skribon "orangutano", kiun PIV rigardas kiel pli ĝustan ol "orangutango". Bertilo WENNERGREN

Jes, mi ĉiurilate konsentas kun vi, do vi bonvolu ŝanĝi la malĝustaĵojn - estis mi kiu skribis tiujn artikolojn do mi ne zorgas pri tio, hehe ;)

En ordo, mi ŝanĝos. Tamen via uzo neniel estis stulta. Vi simple preferis rekte Esperantigi la Latinajn nomojn. Tio estas tute defendebla agomaniero. La PIV-uloj, kaj ŝajne ĝenerale la biologoj-zoologoj-k.t.p.ologoj Esperantistaj, elektis trakti tiajn nomojn iom pli skeme per diversaj neoficialaj fakaj sufiksoj. Tamen ili ne atingis centprocentan skemecon. Iuj tiaj nomoj estas tamen tute rektaj Esperantigoj de la Latinaj nomoj, kaj estas neniel analizeblaj Esperante. La PIV-a uzo ŝajnas tamen sufiĉe enradikiĝinta jam de pluraj jardekoj, kaj tial estas verŝajne preferinde aliĝi al ĝi. Bertilo WENNERGREN

Oni ne plu povas atendi sed agi! nun esta ne nur du artikoloj Primato (problemo facile solvebla, sed artikolo hominedo kies priskribo korespondas ne al la himinidae sed la hominoidae de la plana klasifiko (en Primatoj). Unue mi opinias, kiel B Wennergren , ke por hominidae, homedoj (aŭ ĉu homenoj ?) pli bonas 'kaj hominedoj povas esti ambigua kaj E-a ŝajni temi pri nur inaj homoj !) por la pli vastas hominoieoj , do entenanta ĉion, kion oni pri parolas en la nuna artikolo Hominedoj ĉ oni ne povus traduki per Homoformaj ? ĉiuokaze estas tempo elekti kaj bone kdri kaj ligi la artikolojn, ĉar aliel oni perdiĝos, kaj la legantoj!

(Eliott)

idem: Mi iom rigardis en la angla Vikipedio, kaj en Biologia klasado. estas Familio Hominidae entenanta la homsimilajn simiojn kaj subfamilio Homininae entenantanta nur la prhomoj kaj morderna. Do mi proponas, ke la artikolon "Homindeodoj" oni nomŝanĝuj al Homedoj kaj ke oni kreu artikolon (kaj kongrue en la plenan liston) Homenoj kiu entenos ligon al Prahomo kaj al Homo