Diskuto:Homo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

El kie la vorto "homedo"? Ĉu ne "homido"?

Ŝajne la familiaj en la biologia sistemo ofte havas tiaj nomoj. hom-ido ja estus ido de homo, dum la homedoj estas grupo de hom-similaj (hom-parencaj) specoj, de kiuj nun nur homo mem vivas. -- Paŭlo

Dankon!FR


La paĝo diras:

Homo' estas konscia, pensema, parolkomunikema animalo en la tero

Kia estas tie la senco de la esprimo "en la tero"?

Laŭ mi tio povas nur signifi, ke homoj vivas kiel talpoj, sub la grundo. Tio ne ŝajnas al mi tre trafa.

Ĉu la celita senco estas, ke homoj vivas sur la planedo Tero? Tia informo ŝajnas al mi iom superflua. Kaj se ĝi estas bezonata, ni devus ĝin aldoni al ĉiuj artikoloj pri animaloj kaj plantoj: "Gorilo estas besto sur la Tero...", "Rozo estas floro sur la Tero...", k.t.p. Efektive ŝajnas al mi, ke ni tiam devus aldoni la saman informon al miloj da aliaj artikoloj: "Francio estas lando sur la Tero...", "UN estas organizo de nacioj sur la Tero...", "La Interreto estas reto de komputiloj sur la Tero...", k.t.p.

Mi antaŭe forigis tiun "en la tero", sed ŝajne iu opinias tiun frazon nepra. Kial? Almenaŭ ĝi estu korektita al "sur la Tero" (kun majuskla T, ĉar temas pri la planedo "Tero", ne pri la substanco "tero").

Efektive ĉiuj ŝanĝoj kaj poluroj, kiujn mi faris en tiu artikolo, estas nuligitaj, kaj reaperis aro de mallertaj esprimoj, gramatikaj eraroj, misaj vortelektoj, mistajpoj, kaj mi-ne-scias-kio. Tiun reŝanĝon faris 213.58.92.132. Ĉu vere li aŭ ŝi opinias, ke "tenigo" estas pli ĝusta vorto ol "teniĝo"?

Lastatempe en la Vikipedio ŝajnas ekaperi multe da tre malbonkvalita materialo. Kion ni faru pri tio?

Bertilo WENNERGREN