Diskuto:Horilko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vere ekzistas iu ajn racia kialo krei novan vorton por vodko nur pro tio, ke ĝi estas ukraina kaj enhavas mielon? Laŭ mi ne. Oni kunligu kun vodko. --Lohengrin 08:26, 2. Feb 2009 (UTC)

Senprobleme povas esti vikipedia artikolo pri la alkoholaĵo, samkiel permesatas unuopaj artikoloj pri apartaj manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj, tipaj por unu aŭ pluraj landoj. Tiam tamen la teksto havu enhavon, do estu almenaŭ artikola ĝermo de pli ol tri frazoj kun prefere bildo(j) kaj ekstera(j) ligilo(j), se ligiloj ne en Esperanto, tiam prefere el pli ol unu nacia lingvo - dezirinde estu iom pli granda teksto (laŭ nuna stato laŭ mi minimumo estu la nuna sveda teksto, bonas la angla teksto). Sed se nur estas unu frazo, mi konsentas kun Lohengrin ke tiu frazo prefere eniru la artikolon vodko. Tute aparta demando estas, ĉu la alkoholaĵo en esperantlingva teksto esperantigite nomiĝu Horilko aŭ latinliterigite el la ukraina lingvo Horilka. Miaj Esperanto-vortaroj ne konas la o-finaĵan vorton, kaj mi en preskaŭ 40 jaroj da parolado de Esperanto neniam aŭdis aŭ vidis ĝin - tial mi persone kun Lohengrin pledas por formo Horilka. Sed se per referencoj pruveblas signifa ekstervikipedia uzo de la esperanta vorto "Horilko", mi laŭ la 15-a regulo de Esperanto havas neniun problemon tamen akcepti la o-finaĵan vorton: nun tiaj pruvaj referencoj mankas, kaj mi persone dum serĉo trovis neniujn. ThomasPusch (diskuto) 21:38, 14 Aŭg. 2014 (UTC)