Diskuto:Listo de hundorasoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Hundaj rasoj)

Aldonu novan mesaĝon ...







Bonvenon![redakti fonton]

Melhundo[redakti fonton]

Ĉu "vertago" aŭ "vertrago" (kaj kial "vertrago" mislokiĝis en la alfabeta listo?), kaj kial ne simple "melhundo"? 05:25, 5. Okt 2004 (UTC) Haruo

Ligoj al alilingvaj xx.wikipedia.org[redakti fonton]


  • Mi preterpasis alialingvajn artikolojn pri "Hundaj rasoj". En la angla ekzistas du diversaj artikoloj en:List of dog breeds kaj en:dog breeds, en la germana nur redirekto al la listo. - farita -
  • Fakte mi povis nek distingi ĉu nuna alilingva (es:, nl:, ja:, ru:, ...) artikolo rilatas al la unua nek ĉu ĝi rilatas al la dua anglalingva artikolo. Por tiuj lingvoj ne enestas ĉiuj ligoj al la aliaj lingvoj kiel en eo:wikipedia. - farita -
  • Se vi havas la tempon kaj lingvokonon bonvolu aldoni la ligojn kie necesas. - farita -
  • La lingvolisto troviĝas (ankaŭ) ĉe meta:Complete list of language Wikipedias available.

Ĝis! Gangleri 03:34, 23. Sep 2004 (UTC)

  • Saluton! Nun ekzistas ligoj al alilingvaj Vikipedioj kaj de la (listo) Hundaj rasoj kaj de la Kategorio:Hundaj rasoj. Eble tiamaniere estas pli facile aldoni novajn nomojn por hundaj rasoj komparante la listojn. Se vi scias utilajn verkojn en E-o pri hundoj, bv. mencii ilin ĉi sube ĉe fontoj.
  • Bv. esprimi vian opinion pri la plej taŭga aspekto de la listo. Post teriero nun sekvas listo de diversaj terieroj. Ĉu oni preferu tian enordigon aŭ strikte alfabetan?
  • Mi ne firmas rilate la skribmanieron. Kiam uzi majusklan kaj kiam malgrandan komencliteron? Ĉu nur por urbonomoj aŭ ankaŭ por landnomoj. Islanda tiurilate ja estas kaj simila al Novtrovlanda kaj al skota kaj germana. Por pli klare vidi la diferencojn, bv. enrigardi la historion de la artikolo / listo [1].
  • Mi ŝatas denove mencii ĉi tie w:en:Wikipedia:WikiProject Dog breeds. Se vi interesiĝas pri hundoj, vi povas kontribui ankaŭ zorgante pri tio temo en gepatra aŭ alilingva Vikipedio.
  • Se vi konas E-istojn, kiuj kompetentas pri tiu ĉi temo kiuj ĝis nun ne aktivas en Vikipedio, bv. kontakti ilin. Ĉiu konsilo utilos. Dankon Gangleri 12:16, 5. Okt 2004 (UTC)
  • verkota ...

hundrasoj[redakti fonton]

La esprimo hundaj rasoj estis akceptita, Sonjaa ŝanĝis sen antaŭa priparolo al hundrasoj. Mi volos refari tiujn ŝanĝojn, ĉar tiu vorto estas malakceptinda por mi (pli bone estus eĉ hundorasoj). vikipediisto:razilklingo

Mi konsentas kun RK ke Sonjaaa ne devintus fari ŝanĝon sen antaŭa diskuto. Hundaj rasoj kaj eĉ pli bone Hondorasoj ŝajnas al mi pli bona ol Hundrasoj Arno Lagrange  11:15, 10. Nov 2004 (UTC)
Verŝajne Hundorasoj. Gangleri | Dh | D 05:24, 30. Jan 2005 (UTC)

Mi simple faris la korekton laŭ la uzado de PIV2. Mi supozis la vortuzon de tiu vortaro sufiĉe aŭtoritata kaj normiga. Tamen se vi volas reŝanĝi al io alia, aŭ se vi malkonsentas kun PIV, mi certe ne kontraŭus. --Sonjaaa 06:14, 22. Nov 2004 (UTC)

Bedaŭrine mi ne havas monon por PIV2, tiel mi laboras surbaze de PIV-eldono 1987. Hundraso estas inventaĵo (laŭ mi) de iu germana esperantisto. RK

Ankaŭ laŭ mi "hundrasoj" sonas terure, kvankam mia gepatra lingvo estas la germana. Ĝenas laŭ mi la tri sinsekvaj konsonantoj, maloftaj en la baza vortaro. Oni devus pensi ankaŭ pri aliaj variantoj.
Cetere la redirekto de la Kategorio:Hundaj rasoj al Kategorio:Hundrasoj ne estis bone pripensita. Al la kategorio estis ligoj el pli ol dek lingvoj, kiujn mi nur hodiaŭ korektis al la (provizara?) kategorio Hundrasoj. En Vikipediio estas malkonsilinda alidirekti kategorio(j)n, ĉar la apartenanta(j) objekto(j) ne plu montriĝas (se oni venas de alilingva Vikipediio), pluraj jam preparitaj iloj ne plu funkcias ktp. Vidu: bugzilla:710. Amike Gangleri | Dh | D 05:24, 30. Jan 2005 (UTC)
Cetere mi nun venis al tute sama rezulto kaj notis tion en Ŝablono-Diskuto:Informkesto hundoraso, antaŭ ol ke mi vidis tiun ĉi tre malnovan diskuton ĉi tie. Nun jam la plej multaj kategorioj estas ŝovitaj al la pli esperantlingva nomo "hundoraso"... ThomasPusch (diskuto) 11:41, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]