Diskuto:Ibn Batuta

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi tuj sciis, kiu ek-kreis la artikolon:)

Wrong image[redakti fonton]

The image in the article is wrong, its descriptions says "Note that this is not a picture of Ibn Battuta (1304 – 1368/1369) who was born more than 70 years after the picture was painted." Here's a picture of the right man. 85.76.76.185 08:09, 26. Aŭg 2010 (UTC)

Elekto de radiko[redakti fonton]

En la nuna versio oni uzas ambaŭ la radikoj vetur kaj vojaĝ. la radiko vetur estas uzata 35 fojoj, en la formoj veturo, veturado, veturanto kaj verbe. la radiko vojaĝ estas uzata 20 fojoj, en la formoj vojaĝo, vojaĝisto, vojaĝanto kaj verbe. Ĉu estas raciigo kiam kaj kial oni preferas unua al la alia? ĉu ili kaj iliaj formoj estas interŝangeblaj? miaopinie plejparte ne.

Laŭ PIV

vetur/i (ntr) 1 (iu) Esti transportata de unu loko al alia per tiucela aparato aŭ maŝino: 2 Translokiĝi

vojaĝ/i (ntr) 1 Iri, veturi por atingi alian urbon aŭ landon

Sj1mor (diskuto) 06:47, 27 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Ambaŭ vortoj estas tute bonaj, kaj ilia signifo estas tre simila. Ofte ili estas interŝangeblaj. Se vi nepre volas, vi ja povas anstataŭi unu per la alia, sed tio estas normale nenecesa. Pli valora laboro en Vikipedio estas korekti verajn erarojn ol poluri stilajn nuancetetojn. - Sincere, Moldur (diskuto) 07:45, 27 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Danokn. Pri kiuj eraroj verajn vi intencas? Ĉu misinformaĵoj ĉe enhavo? aŭ ekz. ripetaĵoj en la artikolo?
Cŭ estas maniero serĉi ilin?
Sincere, Sj1mor (diskuto) 08:18, 27 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi celis al eraroj en la esperanta Vikipedio ĝenerale, ne specife en ĉi tiu artikolo. Mi pensas ekz-e pri *inter alie, *registraro, mankantaj/troaj akuzativoj kaj aliaj kutimaj fuŝaĵoj. - Sincere, Moldur (diskuto) 11:05, 27 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Jes ankaŭ mi intencis al la Vikipedio ĝenerale.
Bonege. Skribante ĉu haveblas literuma korektilo (angle spellchecker)?
Tiu ilo estas tre necesa kiam oni skribas ion, ĉu ne?
Sj1mor (diskuto) 11:16, 27 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi kontrolis PIV sed
Ĉu ciu "inter alie" estas eraro?
kaj kiam pri "inter alia"?
Jes ekzistas kutimaj, eĉ kutimegaj tajperaroj, sed sarki ĵus ilin povas esti ne bona maniero, ĉar ili ankaŭ povas indiki pri malalta nivelo de la tuta artikolo, kiu oni bezonos reverki, ĉu ne?. Sj1mor (diskuto) 11:23, 27 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ne konas iun literumkontrolilon en esperanta Vikipedio. Persone, mi preferas kontroli literumadon mem ol per ilo. - Teorie, la esprimo "inter alie" povus iam ajn esti neerara, same "registraro", sed en praktiko mi neniam renkontis tiujn formojn kiam ili estas ĝustaj, sed multegajn fojojn kiam ili estas eraraj anstataŭ la ĝustaj "interalie" kaj "registaro". (Sed tio nur celas precize al "inter alie", ne al "inter alia".) - Sincere, Moldur (diskuto) 17:48, 27 maj. 2022 (UTC)[Respondi]