Diskuto:Ig-Nobel-premio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi renomis la artikolon laŭ la vorto uzata en la artikolo mem, sed la originala vortludo ja perdiĝas en Esperanto. Supozeble la organizantoj de la premio ĝis nun ne elektis esperantan nomon. Ĉu eble "Premio Mal-Nobel" aŭ "Mal-Nobel-Premio"? -- Umberto 14:39, 5. Apr 2005 (UTC)

  1. Kial Premio kaj ne premio? (Eventoj de hodiaŭ: Nobel-premiito Reinhard Selten ....)
  2. Ig- estas internacia. ĉu necesas ĉion traduki? La hungaroj kaj neniu kreas novan esprimon por tiu.
  3. Rid-Nobel-premio Narvalo 16:35, 5. Apr 2005 (UTC)

Ig- estas internacia...Hm kaj signifas kion?

  1. Premio Nebela
  2. Bobelpremio
  3. Nebulpremio

nebulpremio plaĉas al mi:)Narvalo 18:20, 5. Apr 2005 (UTC)

Tre interesaj kaj plaĉaj proponoj. Sed, kial mi majuskligis la inicialon de "premio"? Nu, mi pensis, ke la tutaĵo "INP" (aŭ kiel ajn) estas individuaĵo, kaj mi emas majuskligi ĉiujn inicialojn de individuaj nomoj. (Aliflanke mi eble hezitus, se en individua nomo estas artikolo -- kial?) Da Nobel-premiuloj ekzistas pluraj, do ĉi-okaze la vorto ne estas individua nomo. Sed tio estas sufiĉe disputata temo, kaj mi pretus aliĝi al preskaŭ iu ajn regulo, se ĝi estas simpla. -- Umberto 19:02, 5. Apr 2005 (UTC)