Diskuto:Iglo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La iglua fridmilito[redakti fonton]

Ĉiuj kiuj aŭskultis la kanzonon "Jen" far Alejandro COSAVELLA scias ke la ĝusta Esperanta vorto por Inuita neĝdomo estas igluo: "Jen kastelo, jen igluo, jen la plej malsamaj domoj." Tamen iu anonimulo daŭre propagandis kontraŭ tiu per la formo "iglo", per kiu ŝli ŝanĝis mian aldonitan ligon je "Dezirataj artikoloj". La formo "iglo" ne estas internacia, nek bone konformas al la bazaj reguloj por Esperanta vortoformado. Nur la Nederlanda ĝin havas, aliaj popolgrandaj lingvoj havas u-variojn: iglu, iglú, igloo (la duobla o de l' Angla vorto, rekte prunteprenita de manpleno da aliaj lingvoj, signas longan u-sonon). Ĝia etimo estas la Inuktita iglu - "domo". Do, ĉu ni cedu al prudento ĉi-kaze, movante la artikolon al igluo, aŭ ĉu ni cedu al Google, per kiu "iglo kaj estas -wikipedia" donas 94 trafojn, dum "igluo kaj estas -wikipedia" nur na 25? Bab 15:34, 28. Jan 2006 (UTC)


La formo Iglo aperas en PIV, tiel temas pri PIV-prudento. Narvalo 15:46, 28. Jan 2006 (UTC)


Ĉu en la Nova PIV? Tio levas ankaŭ alian demandon - ĉu PIV estu nia fundamento? (Kiel konate, eĉ la NPIV enhavas erarojn, kaj multaj tute normalaj Espo-vortoj ja mankas. La PIV estas la librigo de la priesperantaj ideoj de kelkpersonaro unukontinenta (Eŭropa).) Bab 15:53, 28. Jan 2006 (UTC)

Jes, mi jam forte dubas pri la taŭgeco de PIV. En multaj diskutoj jam okazis tio de oni konstakti ke (N)PIV iom fuŝas tute internaciajn vortojn. Tiu okazas ankaŭ al kelkaj gramatikaj verkoj kiuj ŝajne estas fantaziaj pri kelkaj aferoj. Ni ne blinde sekvos verkojn, eĉ se ili estas popularaj. Roberto 06:40, 29. Jan 2006 (UTC)

Bone, Roberto! :-)
Ĉu vi havas ideon pri kiel ni povu aldoni tion - kaj kie? Eble en Vikipedio:Nomoj de titoloj, ĉu? Bab 13:23, 30. Jan 2006 (UTC)