Diskuto:Regna govio Sudetio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĵupo (latine comitatus, hungare vármegye, pole żupa, germane Gespanschaft, kroate županija, rumane judeţ) laŭ la koncerna vikipedia artikolo estas "pli supera administra unuo en kelkaj mez-orienteŭropaj landoj"... precipe ĝi laŭ mia percepto nun uzatas kiel neologisma e-lingva traduko de la kroata vorto županija por administraj unuoj de Kroatio. Ĉi-tie temas pri laŭ-intence tute ne-slava fenomeno, sed pri naciisma koncepto de la faŝistoj de Nazia Germanio, kiuj por sia ekspansiema politiko (mis)uzigis historiajn terminojn de la germana lingvo. La vorto "Gau" pli bone tradukeblas per la e-lingva same neologisma vorto govo, kaj eĉ eblus laŭvorte traduki la nocion "Reichsgau" per "imperia govo". Emfazendas ke fakte ambaŭ e-lingvaj terminoj ricevas la karakterizaĵon "neologisma" ĉar ambaŭ ne listiĝas en klasikaj e-lingvaj vortaroj kiel PIV (1970). Ĉu eble ne estus eĉ pli senca elturniĝo tute rezigni pri laŭvorta traduko de la vortero "-gau", kaj simple skribi "imperia Sudetio" aŭ traduki ĝin per la malpli preciza, sed fundamenta vorto "regiono", tiel ke rezultiĝus "imperia regiono Sudetio"??? ThomasPusch (diskuto) 13:12, 24 Mar. 2014 (UTC)

Ĵupo estas inventaĵo de Uzanto:Petr Tomasovsky. Multloke ni sukcese forigis ilin, sed restis kelkaj kaŝitaj artikoloj. Mi akceptas viajn proponojn.Narvalo (diskuto) 13:22, 24 Mar. 2014 (UTC)
Ne venis plia komento - mi sekve nun alinomigas la titolon al "imperia regiono Sudetio". ThomasPusch (diskuto) 19:37, 5 Nov. 2014 (UTC)

kia informkesto[redakti fonton]

Mi ne estas certa de administra unuo taŭgas al tiu artikolo, ĉar interalie temas pri historia ento. Sj1mor (diskuto) 11:40, 24 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, Sj1mor. Se vi ne certas pri informkesto, prefere vi ne ŝanĝu ĝin resp. ĝian titolon. Krome mi ĉikaze eĉ dubas pri neceso ion ŝanĝi en la artikolo ĉe la informkesto. - Amike Tlustulimu (diskuto) 11:43, 24 sep. 2022 (UTC)[Respondi]