Diskuto:Insektomanĝulo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Insektovoruloj kaj insektomanĝuloj estas unu kaj la sama ordo de mamuloj. Unu ordo per du vortoj. Zuazua 17:52, 18. Dec 2009 (UTC)

Mi tute ne konsentas pro la neceso havi du diferencajn artikolojn kaj konceptojn, nome unu por ordo de mamuloj kaj alia por insektomanĝantaj bestoj sendepende ĉu ili estas mamuloj, birdoj, insektoj mem ktp. Ankaŭ aliaj lingvoj havas saman distngon. Ĉiukaze estus diskutendaj la nomoj de ambaŭ konceptoj, ĉar ja Insektovoruloj kaj insektomanĝuloj estas preskaŭ sinonimaj. Se oni legas la artikolojn oni vidas la distingon.--kani 00:37, 3. Jan 2010 (UTC)
Mi konsentas kun kani ke la nomoj uzataj en la du artikoltitoloj estas diskutendaj. El la du nomoj fakte tute ne klaras la intencita diferenco (kaj se iu estus dirinta al mi ke unu el la du estu ordo kaj la alia pli ĝenerala esprimo por bestoj manĝantaj insektojn sendepende de la biologia klasigado, mi verŝajne estus supozinta ke "insektovorulo" estas incencita kiel ordo-nomo kaj "insektomanĝanto" kiel ĝenerala nomo; sed nun estas inverse ĉe la artikoltitoloj).
Kiel la artikolo Insektomanĝuloj klarigas, la koncerna ordo nuntempe ne plu estas uzata en biologia klasado. Tial laŭ mi ne tro ĝenas, se oni por ĉi tiu eksa ordo uzas esprimon, kiu ankaŭ povas havi pli vastan (ne-klasigan) signifon. La artikoltitoloj do laŭ mi prefere estu "Insektomanĝuloj (ordo)" (por la nuna Insektomanĝuloj) kaj "Insektomanĝuloj" (por la nuna Insektovoruloj).
Ankaŭ la hispana uzas la saman esprimon por ambaŭ aferoj: "Insectívoro". La problemo de artikoltitoloj ĉe ili solviĝas per tio, ke ili havas ĝeneralan regulon ke ĉiuj biologiaj klasig-unuoj ricevas latinlingvajn titolojn (dum la hispanlingva(j) esprimo(j) aperas nur artikolkomence). Tial la artikoloj tie nomiĝas "Insectovora" kaj "Insectívoro", sed en ambaŭ artikoloj aperas "insectívoro" artikolkomence.
Kion opinias la aliaj pri mia titolŝanĝ-propono? Marcos 11:51, 2. Jul 2010 (UTC)
Mi efektivigis mian ĉi-supran prooponon, nur kun eta ŝanĝo: Ĉar ĉi tiu artikolo ne temas pri iu biologia klasiĝo super la nivelo de speco, oni ne uzu multenombron en la titolo. Do mi uzis "insektomanĝulo" anstataŭ "insektomanĝuloj". Tio samtempe ebligis ke la titolo de la artikolo insektomanĝuloj ne bezonis esti ŝanĝita al "insektomanĝuloj (ordo)". Marcos 11:05, 24. Aŭg 2010 (UTC)

En la teksto aperas dieto? Kio estas tio? Ĉu malgranda dio? Jujijo 18:39, 30. Apr 2010 (UTC)

"Dieto" estas oficiala vorto (oficialigita de la Akademio de Esperanto en la 1-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro), kiu signifas "nutromaniero, obeanta difinitan regularon". Eble ĉi tie pli taŭgus la simpla esprimo "nutromaniero".
(Jujijo, ĉu vi foje rigardas vortarojn antaŭ ol kritiki la lingvouzon de aliaj per incitaj demandoj?) Marcos 11:51, 2. Jul 2010 (UTC)