Diskuto:Inteligenta dezajno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne certas, sed ĉu ne dezajno? Narvalo 16:22, 23. Dec 2005 (UTC)

Certe. Desegno estas unuopa artaĵo, kutime sur ebena papero. Mi Bab 16:32, 23. Dec 2005 (UTC)
ne estas desegno!
mi konsentas: traduko povas esti ĉu dizajno (lau ReVo) ĉu dezajno, sed nepre ne desegno.
Vidu ankau http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/serĉu.pl?serĉata=dizajno&kadroj=1
Yves Nevelsteen 06:50, 14. Aŭg 2007 (UTC)
Tio tute ne certas. Ankaŭ desegno estas lingve senerara. Komparu en ReVo! Dizajno estas nura neologismo por unu el la signifoj de desegno. Eble taŭgas ankau: Inteligenta Plano. -- Dirk Bindmann 20:10, 14. Aŭg 2007 (UTC)

Saluton,

Mi sendis mesaĝon al Bertilo pri la afero. Li konsilas la tradukon "inteligenta fasonado" kaj "fasonado" ĝenerale kiel traduko por "design". Mi citas: "Ankaŭ PIV2005 enhavas tian vastigitan signifon de FASON/, kiu origine temis nur pri kreado de vestaĵoj. Oni donas por "fasoni" interalie la signifon "doni al io ĝian eksteran formon aŭ aspekton". En komputilado temas ofte pri abstrakta "formado" kaj kreado. Tio estas ankoraŭ unu plia paŝo de signifoetendado, sed laŭ mi ĝi sekvas sufiĉe nature." Yves Nevelsteen 11:17, 16. Aŭg 2007 (UTC)

Ĉu Bertilo sciis, ke temis pri esperanta ekvivalento al "Intelligent Design" (ID)? Aŭ ĉu vi simple demandis pri "design"? Supozeble kredantoj al ID (kreistoj) ne tute konsentas, se ni klarigus al ili, ke dio nur fasonis la mondon, kreis nur ĝian eksteran aspekton. Kion pri la internaĵoj? Cetere: nunepoke pli kutima ol fasono ŝajnas al mi aspektigo. -- Dirk Bindmann 17:11, 16. Aŭg 2007 (UTC)

oni reŝanĝu, aŭ removu, "desegno" al "dezajno"[redakti fonton]

Oni nepre reŝanĝu aŭ removu inteligenta desegno al inteligenta dezajno. "Inteligenta desegno" estus ajna bildo desegnita de inteligenta estulo, ekzemple tiuj supozataj cirkloj desegnitaj de eksterteranoj en grenkultivejoj; pri "fasonado", temas pri vorto uzata preskaŭ nur de Bertilo Wennergren, dum "dezajno" jam troviĝas en NPIV. La vorto "dezajno" ne estas anglismo, sed vorto forme prenita i.a. el la angla, kiel najtingalo, rajto, kajto kaj multaj aliaj. Oni provu diri ali-maniere la frazon: "mi dezajnis aŭtomatan desegnilon por fasoni vestojn". - jc