Diskuto:Interlingvao

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiu fonto diras ke Volapuko iam havis 200.000 parolantojn?! --Chuck SMITH


Bona demando, Chuck. Nu, efektive Volapuko siatempe havis surprize viglan movadon kaj surprize multe da parolantoj, sed la nombro 200.000 kredeble devenas de la sama speco de troigoj, kiuj nuntempe donas nombrojn kiel 2.000.000 aŭ eĉ 16.000.000 por Esperanto. Mi supozas, ke 200.000 eble estis nombro de adresoj en ia adreslisto, kiu preskaŭ certe tiam inkluzivis ĉiajn ajn personojn, kiuj iam montris intereson por Volapuko. Tiaj aferoj estas kutimaj, ankaŭ hodiaŭ. Ĉiuokaze, se ni lasu la nombron 200.000 en la artikolo, ni nepre devas skribi ion similan al "laŭ fonto X ...". --Bertilo WENNERGREN


Though I don't really speak Esperanto, from what I could gather the "comparison" section of this article is astonishingly POV.


Mi samopinias. Tio estas korektenda. --Brian WOODROW


Estas prave "Interlingvao"? Mi opinias "Interligvo" estas plu logiko... Cezareto 10:53, 16. Jun 2005 (UTC)

Ne, ĉar estas Interlingveo.Kemrono 01:09, 17. Sep 2006 (UTC)

Mi vidis pli POV: Multaj uzantoj asertas, ke la ĉefa valoro de Interlingvao ne estas ĝia kapablo esti komunikilo inter homoj parolantaj diversajn lingvojn (Esperanto estas sendube pli facila ilo) sed kiel fonto de multaj miloj de internacie kompreneblaj vortoj kaj bona enkonduko en lingvostudo, speciale de latindevenaj lingvoj - kompreneble por homoj el aliaj lingvogrupoj.

  • Ne estas artiklo pri Esperanto. En la Angla Vikipedio esus stranja se artiklo de Turkie havas: "Turkish grammar is objectively not difficult. It's not as easy as Frisian though."
    • Kion faras la idistoj kaj interlingvaistoj krom kompari siajn projektoj al Esperanto? Ĉu vi konas ida aŭ interlingvaa propagandilo kiu ne komparis ilin al Esperanto? Ido-movado estas eterna plorado pri "idioteco" de esperantistoj kiuj ne agnoskas la superecon de Ido Roberto 02:53, 10. Jan 2006 (UTC)

Diskutinda informo[redakti fonton]

En artikolo estis informo: Interlingvao estas instruata en lernejoj en Svedio kaj Danio (?) kiel enkonduko al la angla, franca, ktp. Sed oni devas konfirmi tion antaŭ remeti ĝin en artikolo. Roberto 02:50, 10. Jan 2006 (UTC)

Interlingvao[redakti fonton]

Tiu esperantigo estas terura!

Jes, ankaŭ ne plaĉas al mi, sed...Roberto 12:45, 13. Mar 2007 (UTC)
La esperantigo tamen troveblas en Reta Vortaro, kies ligilon mi ĵus aldonis kiel referencon. --Tlustulimu (diskuto) 19:15, 23 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

elparolo de c antaŭ e[redakti fonton]

Laŭ la klarigo, IALAlingva "cent" elparoliĝu kiel "kent", sed mi preskaŭ certe malakceptas tiun konkludon. Ĉu "cent", aŭ "sent", aŭ "ĉent", mi ne aŭdacas diveni, sed pri "kent" mi pretas maldiveni. --Haruo (diskuto) 16:36, 20 Feb. 2012 (UTC)

INTERLINGUA[redakti fonton]

La sola respektema nomo por la titolo estu laŭ mi Interlingua. Interlingvao kaj lingvafrankao estas internacie tute strangaj tradukoj, ne kutimaj en aliaj lingvoj, laŭ mia scio. Do kial ne rebapti ĝin INTERLINGUA?--Alifono (diskuto) 16:12, 13 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ne estas kutimo en nia Vikipedio tute majuskligi titolon kiel ekz. vi proponis: INTERLINGUA. Krome la vorto "Interlingvao" troveblas en Reta Vortaro. Tion mi ĵus aldonis kiel referencon. Tlustulimu (diskuto) 19:19, 23 apr. 2024 (UTC)[Respondi]