Diskuto:Internacia Junulara Semajno

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ mia opinio oni ne skribu en artikolo frazoj:

Tiam ni havis la plej luksan junulargastejon (Pulitzer), dum la historio de IJS-oj. Ni ne bone konsentis kun la direktoro de la loĝejo: li ege timis pri ni en sia novkonstruita laŭ-EU-norma domo – ni povis uzi preskaŭ nenion, ĉar li ne volis ke io difektiĝu... Kontraŭe, la kuiristoj estis tre afablaj: sen ia peto ili flankenmetis por ni la ĉiutagan restaĵon, el kiu ni faris noktan bufedon! Dum la tuta renkontiĝo venis amaso de ĵurnalistoj, ankaŭ la televido interesiĝis pri ni, ne nur pro la ĉeftemo (kiu estis amaskomuniko), sed ĉar Őrsi Ildi bonege organizis ilin. Dank’ al brazilaj partoprenantoj ni senĉese salsa-dancis, kapoejris. Iu eĉ menciis, ke antaŭe ne sciis, ke la ĉefa hungara danco estas salsa kaj la ĉefa hungara sporto estas kapoejro. Tie ni venkis la unuan fojon la akvopistol-batalon kontraŭ la fajrobrigado! La tuttaga ekskurso celis la urbon Szeged. Post vizitado de salama (speciala hungara kolbaso) kaj paprika muzeo ĉiuj amegis la maiz-labirinton, la kataluna paro tiom, ke ili sukcesis perdiĝi. Tuj estis proponita Lala kiel baptopatro kaj Vera kiel baptopatrino por la infano de la maiza labirinto. Krom la amasa partoprenado el Ukrainio, dank’ al la antaŭa IJK ni havis vere internacian partoprenantaron: venis homoj el Brazilo, Meksiko, Usono.

--Miropiro 16:45, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

Vi pravas. Tio estas nur fonta teksto el kiu necesas vikipedian priskribon de tiu aranĝo krei. Volonte vi komencu anstataŭigante ĉiujn "ni" per "la organizantoj", "ili" aŭ "oni", kaj poste ankaŭ alimaniere konformante la artikolon al neŭtrala vidpunkto. Tio estas tamen eta defio, se oni volas ke la esenco de tiu teksto kaj ĉiuj gravaj atestoj kiujn ĝi portas ne perdiĝu. Redaktu kun kuraĝo! Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:12, 7 Nov. 2011 (UTC)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj