Diskuto:Internacia planlingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ŝanĝis "... helplingvo" je "internacia planlingvo", termino nuntempe preferata inter interlingvistoj, kiu scipovas la germanan, povus legi pri la motivoj en Blanke:"Internationale Plansprachen" (ISSN 0138-550 X), paĝo 62. --Montanesko 10:47, 16. Mar 2005 (UTC)


> La unua internacia planlingvo estis Volapuko, publikigita en 1879, kaj komence ĝi estis tre sukcesa. Sed post la apero de Esperanto en 1887 ĝia parolantaro rapide malkreskis, ĉar Esperanto ĝin anstataŭis. < Laŭ literaturoj fontoj:

  1. la apogeo de la Volapuk-movado estis 1889.
  2. la ĉefa kaŭzo de ĝia posta malkresko estis internaj konfliktoj
  3. Esperantomovado tiam estis ankoraŭ tiom malforta, ke ne eblis decida influo (malgraŭ la feliĉa okazo, ke la volapuka klubo de Nürnberg transiris al E.)

--Mo

La opinio de Zamenhof pri la malkresko de Volapük:

"Kiel sur bastono plantita en teron, novaj branĉoj kaj folioj ne povis nature kreski sur ĝi, sed devis esti konstante skulptataj kaj algluataj. Se ne ekzistus tiu eraro, kiun korekti oni bedaŭrinde ne povis, Volapük neniam pereus kaj ni ĉiuj nun verŝajne parolus volapüke." Plia rimarko de Z.: "Ĝi pereis ne pro stranga sonado au pro aliaj similaj kaŭzoj, ĉar al ĉio oni povas alkutimiĝi, kaj kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa, tio morgaŭ aperas kiel io tute natura kaj bela; per longa kaj multespeca uzado eĉ la plej sovaĝa idiomo de la plej barbara gento iom post iom fariĝas riĉa, eleganta kaj oportuna lingvo." Vd. OV IV N-ro 14 (Parolado al la Sepa Kongreso) (Zamenhof 1929). La menciitaj internaj konfliktoj do estis nur sekvo de la erara konstruprincipo.--Helmut Welger 11:25, 16. Mar 2005 (UTC)