Diskuto:Interreta ludo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Foliumiloludo[redakti fonton]

Mi proponas ŝanĝi ĉi tiun paĝon al "Foliumiloludo". Ĉi tiun paĝo temas pri ludoj per foliumilo; ekz. Ogame, Travian. - Ryoho 00:44, 13. Sep 2009 (UTC)

Tiu ĉi paĝo ĝis nun tute ne vere temis pri io. Mi ĵus, en aprilo 2023, 14 jarojn post 2004, kreis artikolan ĝermon kun plej minumumaj informoj pri la ludo Travian kaj riparis la titolon Ogame per alidirektilo al la artikolo OGame. Ne unuavice temas pri la invento de plej trafaj titoloj de estontaj artikoloj, sed pri enhavo. Ĉu la paĝo tiam plej bone nomiĝas "interreta ludo" aŭ "enreta ludo" aŭ "retumila ludo" aŭ "retkrozila ludo", oni povas tiam diskuti laŭ la enhavo. Oni povas diskuti pri alinomigoj, kaj povas oferti plurajn titolojn, kiuj per alidirektilo gvidas al la centra artikolo. Sed baze devas esti iu informo en la paĝo... ThomasPusch (diskuto) 06:02, 14 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Kompreneble bonvenus tekstoj pri WebGL kaj WebAssembly, pri Slither.io kaj Agar.io, pri la Flashpoint-projekto, kaj bonvenus iom pli, eĉ signife pli da enhavaj frazoj ĉi tie. Sed ruĝaj ligiloj nur sencus, se estus realisma ŝanci ke iu en la sekva jaro aŭ du verkus artikolojn - ruĝaj ligiloj kiuj krias dum dek aŭ dudek jaroj "kreu min!!" ne helpas, se malgraŭ la alarmiga ruĝa koloro neniu atentas ilin. Tiel estas pli bone kiel estas nun. Se oni kreas iun paĝon en ĝusta Esperanto, tiu estas tre bonvena: tiam oni ene de sekundo povas ĉi tie aldoni krampojn [ [ ] ] al la ĝusta vorto kaj per sekundo havas novan internan ligilon. ThomasPusch (diskuto) 06:10, 14 apr. 2023 (UTC)[Respondi]